konekti

konekt/i (tr)

  1. [ELEKTRO] Kunigi per konduktilo, ŝtopilo ktp du punktojn de cirkvito; kontaktigi la erojn de cirkvito.
    kluĉi, kontakti, kupli, ŝalti.
  1. [ANATOMIO] Kunigi per nervoj aŭ nervoĉeloj du anatomiajn elementojn (organojn, partojn de organon, ĉelojn).
  • konekto
    Ago de tiu, kiu konektas, kaj la rezulto de tiu ago: volvita konekto. [VIDU] konektoskemo.
  • kaskada konekto
    Tia konekto de elektra aparato, ke la elmeto de unu ŝtupo estas ligita al la enmeto de la sekvanta ktp (kiel en radioricevilo).
  • paralela konekto
    Tia konekto de du aŭ pluraj dupolusaj elementoj (ekz. aparatoj), ke ĉiuj estas submetitaj al la sama tensio.
  • seria konekto
    Tia konekto de du aŭ pluraj dupolusaj elementoj (ekz. aparatoj), ke la sama kurento trafluas ilin ĉiujn.
  • konektilo
    Organo, per kiu oni konektas: [KOMPUTIKO] konektilo por presilo, modemo.
    fako, ŝtopilo.
  • malkonekti
    Disigi du punktojn de cirkvito per tiucela ilo.
  • malkonektilo
    Ilo por malkonekti cirkviton, ne malŝaltante kurenton.
  • miskonekto
    Malbona konekto.
  • trakonekti
    Enmeti uzanton en cirkviton: mi trakonektas al vi la direktoron.
  • terkonekto
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Konekto per drato inter radioaparato kaj la tero 8.
    1. [ELEKTRO] Konekto inter elektra aparato kaj la tero por ŝirmi la uzantojn kontraŭ akcidenta ellaso de elektro.

    konektx


    Iel rilatitaj:

    brosx cirkvitx elektrx tabulx ŝrankx