paliso

*palis/o

  1. Forta ligna stango, malsupre pintigita, kien oni starigas, enigante ĝin en la teron: barila paliso (Z); la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo (Z); paliso por subteni la branĉon de fruktarbo; la paliso de torturo (ĉe pasintecaj N-Amerikaj Indianoj).
    fosto.
  1. [HERALDIKO] Figuro en formo de larĝa vertikala strio.
  • palisa
    1. Rilata al paliso.
    1. [BOTANIKO] Aspektanta kiel paliso aŭ palisaro: palisa velo, parenkimo.
  • palisaro
    Barilo, formita de vico da palisoj: li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn (Z).
  • paliseto
    Bastono, malsupre pintigita, kiun oni parte enigas en teron: paliseto por subteni vegetaĵon, por fiksteni tendon aŭ rektoŝnuron de ĝardenisto, por provizore difini limon, vojon, foson.
    lignonajlo.
  • palisumi (tr)
    Turmentege mortigi iun, sidigante lin sur pinta stango, kiun oni enigas en lin: la asiriaj reĝoj palisumas la venkitojn (B).
  • alligpaliso
    Paliso, fiksita en akvo, por alligi i.a. boaton.

    paliso


    Iel rilatitaj:

    barx bastonx bolardx fingrx fostx kortx murx tabulx ĝardenx ŝux