cirkvito

cirkvit/o (8)

  1. [ ELEKTRO] Vojo, laŭ kiu elektra kurento povas cirkuli: fermita, malfermita cirkvito; paralelaj, seriaj cirkvitoj.
    konekto.
  1. [ELEKTRO] Aro de inter· konektitaj elektronikaj partoj por plenumi iun funkcion: analoga, cifereca, logika cirkvito; oscilcirkvito; dustabila cirkvito ( baskulo); memorhava, senmemora cirkvito.
    kombinilo.
  1. [TEKNIKOJ] (analoge) Aro de interkonektitaj aparatoj, kie cirkulas fluido plenumanta difinitan funkcion: bremsa oleocirkvito, malvarmiga akvocirkvito.
  • integra cirkvito
    [ELEKTRO] Cirkvito, kies eroj estas konstruitaj sur splito de duonkonduktanta kristalo, ĝenerale silicio.
    blato.
  • kurta cirkvito
    Vole aŭ nevole okazanta kuntuŝo inter du punktoj de cirkvito per tre malgranda rezistanco: kurtcirkvita kurento.
  • magneta cirkvito
    La feromagnetaj partoj de motoro, transformilo ks.
  • presita cirkvito
    Cirkvito, realigita per gravurado de kupra maldikega folio, gluita sur izolmateriala plato, sur kiu estas lutitaj elektronikaj komponantoj: presita cirkvito unuflanka, duflanka, sentrua (por surface muntitaj komponantoj).
  • encirkvitigi
    1. [ELEKTRO] Meti en cirkviton: encirkvitigi reostaton.
    1. (f) Trudi al organizo, regno ks la principojn de sukcesinta reĝimoŝanĝo: Hitlero sinsekve encirkvitigis ĉiujn administraciojn de Germanio.
  • kurtcirkviti (tr)
    [ELEKTRO] Vole establi kurtan cirkviton.
    cirkvitx

    cirkvitx


    Iel rilatitaj:

    ELEKTRO admitancx analogx baskulx blatx ciferx cirkulx derivx elektronikx elektrx fluidx kombinx konektx kurentx logikx tabulx