drivi
driv/i (ntr)
[ŜIPOJ] Flosi laŭ la puŝo de fluo aŭ de vento, deviante el la difinita vojo: ŝipo drivas pro maŝindifekto, senmastiĝo, averio de la direktilo ktp. driv (ad)o - [ŜIPOJ] Deflankiĝo de difinita vojo pro neeblo de stirado. [VIDU] drivangulo, drivtabulo.
- [AVIADO] Moviĝo en horizontala ebeno, pro la influo de aerfluo.
- [EKOLOGIO] Horizontala moviĝo de suspensiaj partikloj aŭ de vivuloj (planktono), puŝataj de akvofluo.
kontinenta drivo (ark.)
[GEOLOGIO] Teorio pri la relativa moviĝo de la kontinentaj masoj dum la geologiaj tempoj.
plattektonismo.
Iel rilatitaj:
tabulx