kakao

kaka/o (1)

  1. [BOTANIKO] Semo (kakaofabo) aŭ [KOMUNUZO] kakaofaboj (eventuale fermentintaj kaj muelitaj) de kakaoarbo. [VIDU] kakaobutero, kakaopulvoro.
  1. [KOMUNUZO] Kakaopulvoro aŭ trinkaĵo, preparita el ĝi.
    ĉokolado.
  • kakaujo
    1. Skatolo por kakaopulvoro.
    1. Kruĉo por kakao 2.
    1. [BOTANIKO] Kakaoarbo.
  • kakaoarbo
    [BOTANIKO] ĉiu arbo de la g. teobromo, pli speciale de la sp-oj kun semoj uzataj en la preparo de ĉokolado kaj kakaopulvoro.

    kakao


    Iel rilatitaj:

    arbx trinkx ĉokoladx