urino

urin/o

Pli-malpli flava ekskrementa likvo, elfiltrata el la sango fare de la renoj kaj eliminata el la korpo, ĉe multaj animaloj kaj ĉe homo tra aparta veziko: urino entenas mineralojn, organikajn materiojn (ureon, ureatan acidon), pigmentojn, ĉelojn, hormonojn ktp; en kelkaj afekcioj, ĝi povas enteni sangon (
hematurio), sukeron (
gluk(oz)urio), albuminon (
albuminurio).
  • urina
    Rilata al la urino: urina sablo; urina reteno.
  • *urini (ntr)
    Eligi urinon.
    pisi.
  • urinado
    Ago de iu, kiu urinas.
  • urinato = urato.
  • urinejo
    Loko aŭ ŝirmejo, aranĝita por ebligi al la viroj urini.
  • urinujo
    Ujo, en kiun urinas la enlitaj malsanuloj.
    pispoto.
  • urinologio
    [MEDICINO] Studo de la urinoj.
  • urinmetro
    [MEDICINO] Ilo por mezuri la relativan denson de urino.
  • urinoreo
    [MEDICINO] Nenormala trourinado.
  • urinoskopio
    [MEDICINO] Klinika esploro de urino.
  • liturinado
    Nevola ellaso de urino dum la dormo. SIN. enurezo, litpisado.

    urino


    Iel rilatitaj:

    acetonx alantoidx anurix bezoarx cistocelx cistx ekskrementoj korpx litx necesejx trinkx