festeni

*festen/i (ntr)

Partopreni en festa manĝo, luksa kaj abunda: ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu (Z); oni vokas la bovon ne festeni, sed treni (Z); kiam kato promenas, la musoj festenas (Z); malsaĝulo venas, komercisto festenas (Z); la reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino (X); ili manĝas kaj trinkas kaj festenas pro la granda militakiro (X).
  • festeno
    Ago festeni kaj enhavo de tia manĝo: li faros por ĉiuj festenon el grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj (X); fari festenon por la amikoj (Z); troa festeno estas veneno (Z); (f) pagi por fremda festeno (Z); festeno de Belŝacar (X) (Daniel, V).
  • festena
    Rilata al festeno: tablo festena, sed telero malplena (Z); la festenaj tagoj (X); aŭ festene, aŭ malplene! (Z) (ĉio aŭ nenio).
  • festenado
    Ago de tiuj, kiuj festenas: la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado (Z); pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado (X); kontenta koro estas festenado (X).
  • festenejo
    Loko, kie oni festenas: de la festenejo sonadis malsupren kriado kaj bruado (Z).

    festenx


    Iel rilatitaj:

    Amfitrionx bankedx manĝx tablx trinkx