sobra

*sobr/a

  1. Modere trinkanta kaj manĝanta: sobra servistino, studento; episkopo devas esti sobra (N).
  1. [BELARTOJ] Evitanta ĉiajn superfluaĵojn: sobra stilo; sobra arkitektura dekoracio.
  1. (f) Senpasia, senpartia, singarda pri siaj emocioj: sobra kritikisto, juĝisto; ĉiu sobre rigardanta homo povas tuj rimarki, ke [...] (Z).
  • sobreco
    Eco de iu, io sobra:
    1. kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras (Z);
    1. estas en liaj pentraĵoj granda sobreco de koloroj;
    1. mi ŝatas la sobrecon de liaj opinioj.
  • sobrigi
    Fari iun sobra: la proksimeco de la danĝero tuj sobrigis lin.
  • *malsobra
    1. Nemodere trinkanta kaj manĝanta: malsobra fiakristo; (f) malsobra polemiko.
    1. (ark.) Ebria.

    sobrx


    Iel rilatitaj:

    ebrix manĝx trinkx