trogo

*trog/o

  1. Granda, longforma ujo el ligno aŭ ŝtono, en kiu oni donas al brutoj por manĝi aŭ trinki: trogo el kavigita trunko.
  1. Speco de pelvo, uzata en diversaj akvomaŝinoj: la trogoj de trogĉeno de akvorado, de dragŝipo.
    norio.
  1. Laborista ujo, en kiu oni pretigas materialon, ekz-e gipsmorteron, gudron k.a.
  • trogeto
    Malgranda trogo, ekz-e uzata por birdoj.
  • erctrogo
    Trogo, en kiu oni lavas erchavan sablon, petron ks.
  • staltrogo
    Trogo, aranĝita en stalo.
    rako, kripo.

    trogo


    Iel rilatitaj:

    trinkx ĝardenx