vazo

*vaz/o¹

  1. Ujo el diversaj materioj, de diversaj formo kaj grando, destinita enteni likvajn aŭ solidajn substancojn: vazo rompita longe sin tenas (Z); prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao (X); homoj, kiuj manĝas viandon de porko, havas abomenindan supon en siaj vazoj (X); ne ŝovu nazon en fremdan vazon (Z); mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! (Z); oraj vazoj artiste faritaj (Z); la vazoj de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem (X); la leĝo de la komunikiĝantaj vazoj; la pentraĵoj de la helenaj vazoj (ruĝaj sur nigra fono, aŭ inverse); ĉina vazo; florvazo, kuirvazoj (Z),
    kruĉo, marmito, poto, sitelo, tino, urno. [VIDU] ceramiko, vazlavisto.
  1. [BIBLIO] Persono, rigardata kiel ricevanto aŭ elmontranto: li estas elektita vazo por mi (N); donante honoron al la virino, kiel al la pli malforta vazo (N); Dio toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo (N).
  • fandvazo
    [TEKNIKOJ] [KEMIO] Krisolo.
  • vazaro
    Tuto de la vazoj, uzataj en unu domo.
  • kuirvazo
    Speciala vazo el metalo aŭ argilo por kuiri.
    brezujo, kaserolo, kaldrono, marmito, pato, poto, stufujo, suflujo, uoko, vadjango.
  • noktovazo
    Vazo, servanta por kolekti la urinon dum la nokto.
  • sangovazo = vaskulo.
  • trinkvazeto (Z)
    Malgranda ujo, en kiu enkaĝigita birdo povas trinki akvon.
    trogeto.
  • vaz/o²
    [MEDICINO] Vaskulo: vazodilato, vazokonstrikto, vazomotora (rilata al la dilatado aŭ al la konstriktado de la vaskuloj); vazaj vazetoj (vaskuletoj en la parietoj de la pli dikaj vaskuloj: vasa vasorum).

    vazo


    Iel rilatitaj:

    alkarazx anaglifx aŭtoklavx bokalx botelx ceramikx ciborix glasx korpx kuirx manĝx noktx potx servicx tasx telerx trinkx vitrx