taso

*tas/o

  1. Malalta, larĝa vazeto por trinki, el porcelano, fajenco aŭ arĝento: taso por teo, kafo; taso kun, sen tenilo.
  1. Enhavo de tia vazeto: trinki tason da buljono; la tasoj, kiuj gajigas, sed ne ebriigas (teo).
  1. Pli-malpli similforma ujo, en kiun oni metas la pesotaĵon en pesilo.
  • tasego
    Granda fajenca taso.
    bovlo.
  • subtaso
    Speco de telereto, sur kiu oni kutime restigas tason.
    pladeto.
  • bektaso
    Speco de taso kun pinta trinkopeco, por malsanuloj.
  • kaftaso, tetaso
    Tasoj, destinitaj por trinki resp. kafon aŭ teon, havantaj malsamajn formojn kaj uzataj komunuze kiel proksimumaj mezurunuoj.
  • pesiltaso
    Vd pesi.

    taso


    Esprimoj

    La taso, abrupte tintinte ĉe la subtaso, renversigis, kaj densa teo, aromanta je mento, versiĝis sur tablotukon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bektaso, kaftaso, pesiltaso,subtaso,tasego,taso, tetaso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    arĝenta
    fajenca
    porcelana

    anso
    bovlo
    kafo
    pladeto (subtaso)
    telereto
    teo
    trinki
    uj.
    vazeto

    Ankaŭ vidu:

    kuiri. mangxi. trinki.

    Iel rilatitaj:

    -uj ansx arĝentx bekx bovlx fajencx kafx kuirx kulerx manĝx pesx pladx porcelanx telerx tex trinkx vazx