parenco

*parenc/o

Persono, havanta kun alia persono komunan antaŭulon, aŭ havanta analogan rilaton, fiksitan de la moroj k/aŭ de sociaj leĝoj: parenc' al parenco ne malhelpas intence (Z); malriĉulo parencojn ne havas (Z); pli bona amiko intima ol parenco malproksima (Z); parenco per Adamo (Z) (treege malproksima, nur fantazia).
gepatroj.
  • parenca
    1. Apartenanta al unu sama familio: preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la vilaĝeto estas parencaj inter si; (f) ĉi tie la arboj ŝajnas parencaj al ni (Z); parencaj rilatoj.
    1. Apartenanta al unu sama kategorio aŭ speco: parencaj lingvoj; la talentoj de George Sand kaj de E. Orzeszko estas parencaj (B).
      analoga, najbara, proksima.
  • parencaro
    Tuto de la parencoj: riĉulo havas grandan parencaron (Z); li sciis nenion pri la patrujo kaj parencaro (Z).
  • parenceco
    Rilato inter tiuj, kiuj estas parencoj: personoj starantaj en la sama linio de parenceco (Z); ĝi montris sian parencecon kun li per la formo de sia korpo (Z).
  • parenciĝi
    Iĝi parenca (per ies edziĝo): kun kia diablo vi parenciĝis! (Z).
  • *boparenco
    Parenco per edziĝo: ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj (Z).

    parenco


    analoga.antauxulo : parenco, kiu vivis pli frue; iu antauxe havinta la samanfunkcion (antaux/ul/o) bo- : [parenco per geedzigxo] (bofilo: edzo defilino; bopatro: patro de edz(in)o,...) boparencoj.familio : patro, patrino kaj infanoj, kune (kun aux sen aliaj parencojlogxantaj kun ili); parencaro geedzoj.najbara.parenco : familiano: frat(in)o, patr(in)o, av(in)o, onkl(in)o,fil(in)o, nep(in)o, kuz(in)o, nev(in)o.peredzigxa parencecoposteulo : poste vivanta parenco; iu poste ekhavinta la saman funkcion(post/e/ul/o) pra- : (pri parencoj:) je distanco de unu plia nasko(praavo: patro de avo; pranepo: filo de nepo); (pri tempo:) (jam de)antaux tre, tre longa tempo (prahistorio, praarbaro) proksima.regxo : estro de lando aux popolo, kiu estas estro, cxar li estas lafilo (aux alia parenco) de la antauxa estro samdevena.samkategoria.
    bo. familio. ge. klaso. onklo.

    Iel rilatitaj:

    afinx alimentx analogx bo bo- familix ge klasx kuzx loĝx najbarx nepx nevx onklx patrinx patrx prahistorix