ekzili

*ekzil/i (tr)

Forsendi definitive iun el lia patrujo per juĝa dekreto aŭ per ordono de la regnestro: Atenanoj ekzilis Temistoklon; neniun ni ekzilu, ĉar malpia estas la ekzilo!; tiel la reĝo de Asirio kondukos la ekzilitajn Etiopojn (X).
proskribi, elpeli, elpatrujigi. [VIDU] ekskomuniki.
  • ekzilo
    Forpelo el la patrujo: kondamni al ekzilo; vi punis lin per ekzilo (X).
  • ekzilejo
    Loko, kie loĝas ekzilito: la ekzilejo de Ovidio estis barbara loko.
  • ekziliĝi
    Foriri en ekzilon.

    ekzili


    Iel rilatitaj:

    deportx loĝx patrx