tribo

trib/o

  1. [HISTORIO] Grupo de fratrioj aŭ kurioj, kunigitaj per religia ligilo, havanta propran protektantan dion kaj propran komunan sanktejon.
    gento, klano.
  1. [BIBLIO] Idaro de ĉiu el la 12 hebreaj patriarkoj: nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu (X); tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael (X).
  1. [KOMUNUZO] ĉia grupo de homoj, bazita sur imagita etna komuneco aŭ (f kaj ŝerce) sur komuna intereso, hobio ks.
  1. [BIOLOGIO] Subdivido de familio, montrata en zoologio per la sufikso 'ini', en botaniko per la sufikso 'e'.
  • triba
    Rilata al tribo: triba festo, estro, ofero, dio.
  • tribano
    Ano de tribo.
  • tribo/
    [SCIENCOJ] Prefikso , signifanta: frotado: triboelektro, triboluminesko.
  • tribometrio
    Tiu parto de la fiziko, kiu esploras kaj kalkulas la frotfortojn, kaj ties efikojn.

    tribo


    Iel rilatitaj:

    Dakx alemanx apaĉx arjx dakx familix patrx popolx