patriarko

patriark/o

  1. [BIBLIO] Hebrea prapatro: la patriarko Abraham zorge disbatas la figurojn de la idoloj (Z); la patriarko David (N); la patriarkoj (ĝenerale, pp la filoj kaj nepoj de Jakob).
  1. (f) Respektinda maljunulo, ĉefo de granda familio.
  1. [KRISTANISMO] Titolo de altrangaj ekleziuloj, t.e. de

a) episkopoj de la unuaj episkopaj katedroj (Antioĥio, Aleksandrio, Konstantinopolo, Jerusalemo kaj Romo);
b) kelkaj katolikaj ĉefepiskopoj: patriarko de Venecio, de Lisbono;
c) ĉefoj de ortodoksaj eklezioj: la patriarko de Bulgarujo, de Moskvo.
  • patriarka
    1. Rilata al patriarko: patriarka reĝimo.
      matriarka.
    1. Saĝa, pacama kaj respektinda: patriarka majesteco; hejmece kaj patriarke estis en la malnova kastelo (Z).
  • patriarkeco
    Titolo kaj funkcio de patriarko.

    patriarko


    Iel rilatitaj:

    Abrahamx patrx