patrioto

patriot/o (1)

Homo amanta sian patrujon kaj volonte servanta al ĝi: la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo (Z); la dua kulpiĝo estas, ke ni E-istoj estas malbonaj patriotoj (Z).
partizano, rezistanto.
  • patriota
    Rilata al patrioto aŭ patriotismo: celado patriota (Z); patriota himno; la patriota religio (L).
  • patriotismo (1)
    Amo al patrujo kaj inklino servi al ĝi: la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas (Z); la patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso (L).
    naciismo, ŝovinismo.

    patrioto


    Iel rilatitaj:

    patrx