patrono

patron/o (1)

  1. [HISTORIO] ĉe la antikvaj Romanoj, riĉa potenculo, kies protekton petis plebanoj.
    kliento.
  1. [KOMUNUZO] Eminenta persono, protektanta alian personon aŭ institucion (
    sponsoro).
  1. [RELIGIO] Di(in)o aŭ sanktul(in)o, protektanta landon, urbon, korporacion, preĝejon aŭ simple tiujn, kiuj ricevis ties nomon ĉe la bapto: hodiaŭ Taŭrido dankas sian patroninon (Z) (Dianon); sankta Jozefo estas la patrono de la ĉarpentistoj; je la tago de mia sankta patrono.
  • patrona
    1. Rilata al patrono: la patrona festo, flago; patrona komitato.
    1. Afekte protektema: tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron (Z).
  • patroni (tr)
    Protekti kiel patrono.
  • patronado
    Ago de patronanto.
  • patroneco
    Rolo de patrono: ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso (Z).

    patrono


    Iel rilatitaj:

    Cecilix aŭspicix nomx patrx preĝx