-o

*-o

Fina morfemo markanta la substantivojn.
-o estas uzata
  1. en la vortfarado, i.a.

a) post morfemo, signifanta econ, por nomi la respondan nocion: belo, bluo, larĝo, neceso;
b) post morfemo, signifanta procezon, por nomi la procezon aŭ ties rezulton: beno, konstruo, kanto, parolo;
c) post numeralo, por nomi la koncernan kvanton: duo, deko.
  • RIM. 'o' povas esti eliziita, se ĝin ne sekvas unu el la postfinaĵoj 'j' kaj 'n'. Tiu procedo estas renkontebla precipe en poezio kaj proverboj: rol' de virino, bona mastrino (Z); por eterna ben' (Z); kvazaŭ ia sopir' (Z).
    1. (malofte) kiel substantivo, signifanta abstraktaĵon (uzata kun art-o apostrofita): la ideoj de l' o vera (G).
  • ovorto
    Substantivo.
  • *o
  • I- Unu el la kvin vokaloj de E. , la mezvasta malantaŭa, kaj nomo de tiu fonemo: vasta, malvasta o.
  • II- La deknaua grafemo de la E-a alfabeto, uzata i.a. (maj.) kiel:
    1. [KEMIO] simbolo de oksigeno;
    1. [TEKNIKOJ] signo de formo: O-aperturo.

    -o

    PMEG: [-o]

    Esprimoj


    Egala pago por egala laboro.
    Kia estas la lego sur la termometro ?
    Lia aŭto kroĉis mian bufron.
    Lia karaktero estas por mi enigmo.
    Lia kulpeco ne plu estas duba.
    Lia opinio ne multe pezas en la pesilo.
    Mia alta estimo por vi.
    Ora ŝlosilo ĉion malfermas.
    Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.
    Via auto estos riparita morgaŭ matene.

    Ankaŭ vidu:

    abstraktaĵo, aĵo, finaĵo konkretaĵo, morfemo, objekto, predikativo, singularo

    Iel rilatitaj:

    -aĵ abstraktx finx konkretx morfemx objektx predikativx singularx