ruino

*ruin/o

  1. Restaĵo el disfalinta aŭ grave difektita konstruaĵo: tiu luksa abatejo, kiu nun prezentas apud Rejno unu el la plej belaj ruinoj (Z); disfali en ruinojn (B); ruinoj de kastelo (Z), de la ŝipo (Z); ili rekonstruos la antikvajn ruinojn (X).
  1. Tio, kio restas el detruita urbo: Jerusalem fariĝis ruino (X); la ruinoj de Trojo, Kartago; viziti la ruinojn de Pompejo.
  1. Tio, kio restas el malaperinta organizo, sistemo ks: modernaj ŝtatoj leviĝis el la ruinoj de la Roma imperio; homaranismo naskiĝis sur la ruinoj de la naciismoj; (f) tio estas nur ruino de granda homo.
  • ruina
    Prezentanta ruinon: ne ĉiam estis tiel putraj kaj ruinaj tiuj muregoj (Z); ruina preĝejo de malaperanta kulto; ruina ŝtuparo (Z); en duonruina turo (Z).
  • *ruinigi
    1. Fari ruino ion konkretan: paŝtistoj ruinigis mian vinberĝardenon (X); mia tendo estas ruinigita (X); mi estis ruiniginta la ŝipojn ĉe la bordo de Jutlando (Z); tertremo ruinigis la tutan urbon; ili renovigos la ruinigitajn urbojn (X).
      detrui, renversi.
    1. Fari ruino ion abstraktan:per interna malpaco ni ruinigus nian aferon (Z); malkonkordo grandaĵon ruinigas (Z); tio ruinigus la laboron de dudek jaroj (Z); ruinigi ies sanon, fortojn (Z); mia ruinigita sano (Z); ruinigi la honoron de virino (Z); kun nervoj ruinigitaj de la ĉiutaga ekscitiĝo; tiuj intrigoj ruinigis la aŭtoritaton de la ĉefministro.
      konsumi, subfosi.
    1. Perdigi la poseditan riĉaĵon aŭ situacion: kiu ruinigas patron estas filo hontinda (X); tia elspezo ruinigus min (B); la ŝtato estas ruinigita kaj la faraono estas en mizero (B); ruinigita nobelo. [VIDU] bankroto, elsuĉi.
  • ruinig (ad)o
    Agoj de ruiniganto: ĉeesti senpove la ruinigon de sia idealo.
  • ruinigema
    Amanta ruinigi: ho ruinigema filino (urbo) de Babel! (X).
  • ruiniĝi
    Iĝi ruino aŭ ruina: sub la atakoj de la ventegoj la klifoj iom post iom ruiniĝas; la vento frapis per la ruiniĝintaj pordoj (Z); ruiniĝintaj arkaĵoj de temploj (Z); ju pli longe mi restas for de mia hejmo, des pli ruiniĝas mia medicina praktiko (Z).
  • ruiniĝo
    Transiro al la stato de ruino: en ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo (Z); tio estus nur prokrasti la ruiniĝon de la ŝtato (B); li melankolie rigardis la ruiniĝon de siaj esperoj; ĉio estas elmetita al ruiniĝado (Z); plena financa ruiniĝo.

    ruinx


    Iel rilatitaj:

    dekadencx finx