apokalipso
[Biblio] [kristanismo] Verko, kiu celas malkovri la sekretojn de la kosma historio, precipe de ties fino; pli speciale k maj.: la lasta libro de la Nova Testamento, kiu entenas simbolajn revelaciojn pri la mondofino.
eskatologio. apokalipsa Koncernanta la apokalipson: la apokalipsa stilo; la apokalipsa Besto. (f) Enigma, misterplena. (f) Terura, kiel la mondofino: la unua atom·bombo lasis post si apokalipsan spektaklon.
Iel rilatitaj:
Antikristx
antikristx
atomx
bombx
enigmx
eskatologix
finx
misterx
revelacix
sekretx
terurx
testamentx