ekstrema

*ekstrem/a

  1. Tia, ke ĝi troviĝas plej malproksime, absolute ĉe la fino: la ekstrema oriento; la ekstrema limo de la vinberkultivo; deputito el la ekstrema maldekstro; ĉe la plej ekstrema maro (Z); de la ekstrema pinto de la bordo etendiĝis sablorifoj (Z).
    lasta.
  1. Tia, ke ĝi atingas sian plej altan gradon: ni sentas nek la ekstreman varmon, nek la ekstreman malvarmon; ekstrema plezuro, doloro; ekstrema aĝo, maljuneco; ŝi montris ekstreman ĝenatecon; lia indulgemo estis ekstrema.
    ekscesa.
  1. Tia, ke oni ne povas trovi pli gravan: ekstrema danĝero; helpo en la ekstrema bezono (Z); kazo ekstrema (
    kriza); mi troviĝas en situacio ekstrema (Z); (analoge) uzi ekstremajn rimedojn; mia koro min pelos al la plej ekstremaj decidoj (Z); prezenti ekstremajn postulojn.
    urĝa, drasta, malmodera.
  • ekstreme
    En ekstrema maniero: ekstreme talenta junulo; Mergenj ekstreme koleris (B); ni ekstreme bezonas plenan vortaregon (Z); mizero plej ekstreme, Dio plej proksime (Z).
  • ekstremo
    1. La loko plej malproksima de la mezo: la ekstremo de lago (Z), de ŝipo (B).
      fino.
    1. La plej alta grado: ekstremo de senhonteco (B); la ekstremoj intertuŝiĝas.
    1. Plej grava situacio: la dioj min gardu de tia ekstremo!; mia filineto estas en la lasta ekstremo (N).
  • ekstremaĵo
    1. La ekstrema parto de objekto: la du ekstremaĵoj de bastono; ekstremaĵo de la orelo (Z).
    1. La fino de membro: la malsupraj ekstremaĵoj de homo; liaj ekstremaĵoj jam malvarmiĝas.
    1. Io eksterordinara: la libereco elkovas kolosojn k ekstremaĵojn (Z).
    1. Situacio ekstrema: mi tamen esperas, ke al tia ekstremaĵo la cirkonstancoj ne venos (Z).
  • ekstremeco
    La lasta limo de io abstrakta: peli, puŝi siajn postulojn ĝis ekstremeco (Z); la ĝis ekstremeco streĉita kordo krevis (Z); la fortoj kreskas en la mizero, tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco (Z).
  • ekstremismo
    [POLITIKO] Sistemo de tiuj, kiuj emas al la plej ekstremaj opinioj aŭ rimedoj.
  • ekstremisto
    Ano de ekstremismo.
  • ekstremumo
    [MATEMATIKO] Maksimumo aŭ minimumo.
  • ekstremejo
    [MATEMATIKO] Maksimumejo aŭ minimumejo.
  • ĝisekstreme
    Sen mezurateco k modereco: se tiuj principoj estas ĝisekstreme aplikataj, ili kondukas al multege da homonimoj.

    ekstrema


    Iel rilatitaj:

    alx amplitudx anusx apeksx finx limx terurx vostx