feliĉa

*feliĉ/a

  1. (iu) Sentanta animan plenkontentecon: se mi estus sana, mi estus feliĉa (Z); kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa (Z); kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj (Z); pli feliĉa ol ili estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis (X); feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon! (N); pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavoj; havi feliĉan mienon (B).
    beata, ĝoja. [VIDU] ĉielo.
  1. (iu) Favorata de la sorto: ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa (Z); feliĉa ĉe monludo, malfeliĉa ĉe amo.
    fortuno.
  1. (io) Plenkontentiganta la animon: feliĉa vivo; kara domo, multon da bona kaj feliĉa mi ĝuis en vi! 'Z); paco feliĉa (Z); feliĉa karaktero; deziri al iu feliĉan feston; la feliĉaj tagoj de la juneco; la Feliĉaj Insuloj (Kanarioj).
    ĉarma, rava. [VIDU] paradizo.
  1. (io) Sukcesdonanta, bonokaza: al tiuj penoj helpis la feliĉa situacio, en kiu li troviĝis rilate unu el la Varsoviaj revuoj (Z); feliĉaj cirkonstancoj (Z); feliĉa akuŝo; la operacio havis feliĉan sekvon; alkonduki la aferon al feliĉa fino (Z); kelke da feliĉaj ideoj kuraĝigis min (Z).
    prospera, favora.
  • feliĉe
    1. En feliĉa maniero: feliĉe ridetante la hela Sara endormiĝis (Z); la ŝipo feliĉe atingis la havenon (B); vivi feliĉe (Z); feliĉe por li (Z); feliĉe solvi problemon; la vortoj feliĉe kreitaj (Z).
    1. Danke al feliĉa okazo; pro ia bona ŝanco: Don Isaak havis la intencon kritiki [...] , sed feliĉe Aaron elvenis (Z); feliĉe tiu periodo daŭris ne longe (Z); feliĉe ilia entrepreno ne sukcesis (Z).
  • feliĉo
    1. Sento, stato de plenkontenteco: kiu malmulte deziras, feliĉon akiras (Z); nemiksita (Z), pura feliĉo (Z); ebria de feliĉo (Z); la hejma feliĉo de Marta (Z); mutaj atestantoj de perdita feliĉo (Z); nenia feliĉo maturiĝas sub la luno (Z); (analoge) la feliĉo de la Dana regno (Z).
    1. Sortofavoro, bona ŝanco: kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi vin! (Z); vin sendis al mi mia bona feliĉo (Z); havi feliĉon ĉe la virinoj (Z); mi nun akceptas kun malgaja koro feliĉon mian (Z) (surtroniĝon); facile estas danci, se la feliĉo kantas (Z); feliĉo leĝon ne konas (Z); ne ĉiuj havas egalan feliĉon (Z); malsaĝulon favoras feliĉo (Z).
      fortuno.
  • feliĉega
    Ekstreme feliĉa.
    beata.
  • feliĉigi
    Fari, ke iu estu feliĉa; bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas (Z); sankta Virgulino, vi la urbon feliĉigis! (Z); ĝi venĝus terure: ĉi tiuj feliĉigaj okuloj idiote vitriĝus (Z).
  • feliĉulo
    1. Homo feliĉa (precipe 2): multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas (Z); al feliĉulo eĉ koko donas ovojn (Z); ili estas feliĉuloj de la mondo (X); la filinoj vidas ĝin kaj nomas ŝin feliĉulino (X).
    1. Beatulo 2: ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj (Z); milionoj da ĉielfeliĉuloj estis tie (Z).
  • *malfeliĉa
    1. Estanta en la malfeliĉo: oni ĉiam trovas pli malfeliĉan, ol sin mem; senkulpa oni estas, se nur ja malfeliĉa!; ŝi estas virino pli malfeliĉa, ol kiom mi opiniis (Z); la malfeliĉa infano forkuris (Z); la malfeliĉa knabino mortis (Z); li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita (Z); kion mi malfeliĉa nun faros? (Z).
      aflikti, mizera, kompatinda.
    1. Donanta malsukceson, malfavora; malbonokaza: se ne la 'se' malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa (Z); li estis malfeliĉa en tiu entrepreno; malfeliĉa kandidato (malsukcesinta), milito, pasio, amo (Z).
      bedaŭrinda, fatala.
  • malfeliĉe
    1. En malfeliĉa maniero: li vivas malfeliĉe kaj mizere.
    1. Malbonŝance, domaĝe, bedaŭrinde: vorto malfeliĉe kreita (Z); malfeliĉe, li ne povis ĉeesti la feston.
  • *malfeliĉo
    1. Sento, stato de tiu, kiu havas nenian ĝojon, kontentecon: en feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu (Z); fremda malfeliĉo instruas (Z); kontraŭ malfeliĉo ne helpas eĉ riĉo (Z); fali en malfeliĉon (X); kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno (X); li trinku vinon kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon (X); malfeliĉo ofte kunigas la homojn (Z).
    1. Malbona ŝanco: la akvo estas via malfeliĉo kaj vi pereos (Z); tiuj, kiuj havas la malfeliĉon esti viaj najbaroj; per okazo de malfeliĉo (Z); amikon montras malfeliĉo (Z).
    1. Malfavora, malutilega, doloriga okazaĵo: malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj (Z); malfeliĉo inviton ne atendas (Z); mi ridos ĉe via malfeliĉo (X); rakontu al mi vian malfeliĉon (Z); sed la malfeliĉo konsistas en tio, ke tiu prediko ne havis finon (Z); estos nenia malfeliĉo, se iu miksos la novajn formojn kun la malnovaj (Z); (ironie) nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo!, ha! ha! (Z); efektive, granda malfeliĉo! (Z).
  • malfeliĉego
    Ekstrema malfeliĉo.
    katastrofo.
  • malfeliĉigi
    Fari iun malfeliĉa.
  • malfeliĉulo
    Homo malfeliĉa: ho ve, mi malfeliĉulo! (Z); helpi al la malfeliĉuloj.

    feliĉa


    Esprimoj

    Akiri, perdi feliĉon.
    Boli de ĝojo.
    Doni al iu antaŭguston de tiu feliĉo.
    Ebria de feliĉo.
    Esti levita ĝis la sepa ĉielo (= ĉe la supro de feliĉo).
    Favorato, dorlotato de Fortuno.
    Feliĉo estas delikata floro.
    Feliĉo pura, perfekta, nemiksita, sennuba, ekstaza, perdita, facile atingebla.
    Goji pri ies feliĉo.
    Havi fidon pri sia estonteco.
    Homa feliĉo estas pasema.
    Larmoj de ĝojo.
    Mi estas la plej feliĉa homo sur la tero, en la mondo.
    Naĝi en plena feliĉo.
    Nur suferinto ŝatas feliĉon.
    Pensi nur pri ĝojoj kaj plezuroj.
    Radii de feliĉo.
    Sopiri al feliĉo.
    Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj.
    Ĝui per anticipo la estontan feliĉon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    feliĉa,feliĉe,feliĉega,feliĉigi,feliĉo,feliĉpromesoj,feliĉulo,malfeliĉa,malfeliĉe,malfeliĉego,malfeliĉigi,malfeliĉo,malfeliĉulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    agrabla
    amuzi
    aspiri
    beata
    beatulo (feliĉulo)
    blagi
    bonhava
    deziri
    distri
    dotita
    ekstazo
    favorata
    floranta
    fortuno
    gaja
    je la sepa ĉielo
    kontenta
    paradizo
    petoli
    plezuro
    prospera
    rava
    ravita
    ridi
    riĉa
    serĉi
    sortofavoro
    sub favora stelo
    sukceso
    volupto
    ĉarma
    ĝoja
    ĝui
    ŝanco

    Ankaŭ vidu:

    koleri, kuraci, malsana, malsata, plezuro, psikologio, riĉa, sata, suferi, ŝerci

    Iel rilatitaj:

    -aĉ agrablx amuzx amx aspirx beatx blagx bonx dezirx distrx dolĉx dotx edzx ekstazx eventx facilx favorx fidx florx forgesx fortunx gajx gratulx hazardx helpx kolerx kontentx kuracx malfeliĉx monx okazx paradizx petolx plezurx preĝx prosperx psikologix ravx rezultx ridx riĉx sanx satx serĉx suferx sukcesx voluptx ĉarmx ĉielx ĝojx ĝux ŝancx ŝercx