fortuno

fortun/o (Z)

Konkreta rezulto de bona ŝanco: havi fortunon ĉe la ludkartoj; deziri al iu fortunon; li ĉiam havis fortunon de fripono; serĉi fortunon (B).
feliĉo, hazardo, fata.
  • fortuna
    ĝuanta fortunon.
    feliĉa.
  • misfortuno
    Realigita malbona ŝanco: ĝui peĉe nigran misfortunon ĉe pokero; alporti al iu misfortunon.
  • Fortuno
    [MITOLOGIO] Romana diino de la hazardo; (f) Personigita sorto, rigardata kiel kaprica kaj arbitra disdonanto de la bonaj kaj malbonaj ŝancoj: pro kio vi kolerigis la fortunon, ke ĝi vin sendis ĉi tien? (Z); li al la fortuno ne permesas sur li ludadi, kiel sur fajfilo (Z); la favorato de l' fortuno (B); la rado de la fortuno (simbolo de la ŝanĝiĝemo de la destino).

    fortunx


    Iel rilatitaj:

    eventx feliĉx okazx