ravi

*rav/i (tr)


Sentigi entuziasman admiron, kvazaŭ forprenante la animon el la korpo: vi nin ravos per ĉi tiu malgranda instrumento (Z); vi devas ravi lian imperiestran moŝton per via ĉarmega kantado (Z); tiuj arkitekturaj juveloj ravas la turistojn; ĉu dum la irado al mia domo vi trovis iun novan diinon, kiu tiel vin ravis? (Z); nin ĉiam ravas, kion ni ne havas (Z); la ravantaj tonoj de la najtingalo (Z); ravanta pejzaĝo (Z); la plej malgrandaj cikoniidoj estas ravataj, kiam oni diras al ili nur 'krible-krable'! (Z); ĉiuj estis ravitaj; ĉiuj parolas pri la Kongreso kun entuziasmo (Z).
ĉarmi, delekti.
  • rava
    Tia, ke ĝi ravas: rava paŝado, voĉo; rava virino (Z).
  • rave
    En rava maniero: rave bluaj okuloj.
  • ravo
    Efiko de io, kio ravas: ĉiuj ĝojkriis de ravo kaj ĵetis al ŝi florojn (Z); la ravo lasis ĝin senparola.
  • raviĝo, raviteco
    Stato de iu, kiu estas ravita: iliaj okuloj lumis de raviteco (Z); vizaĝesprimo, kiu signifis teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon (Z).
    ekstazo.

    ravx


    Iel rilatitaj:

    admirx agrablx feliĉx sorĉx ŝatx