a aspiri

Fervore deziri akiri ion altigan, glorigan ks: se vi aspiras sian manon k volus edziĝi kun ŝi [...] (Z); ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi (Z); aspiri al grandaj faroj (Z); aspiri honorojn (B); rigardi k aspiri ne devigas akiri (Z).
ambicii, strebi.
RIM. Oni 'deziras' aŭ 'celas' ion ajn, oni 'aspiras' al io bona, plaĉa, supera, oni 'ambicias' ion altan, superan k malfacile atingeblan, oni ' sopiras' pri io perdita.
  • aspir (ad)o
    Ago de tiu, kiu aspiras: aspirado de iu al io; la plej varmega aspirado de la spirito (Z); tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino (Z).
  • aspiranto
    Tiu, kiu aspiras: ne mankas aspirantoj por tiu ofico, mankas nur kompetentuloj; li diris, ke en la aferon de siaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi (Z).
    kandidato, svatiĝi.
    dezirx, feliĉx, soifx,

    Iel rilatitaj:

    ambicix avidx dezirx feliĉx fervorx kandidatx plaĉx soifx sopirx strebx svatx