hazardo

hazard/o (2)

  1. Prospera aŭ malprospera okazo, neantaŭvidebla kaj sendependa de nia volo aŭ penado: nur la hazardo kondukis min ĉi tien; la blinda hazardo; hazardo estas malbona gardo (Z); la hazardoj de la milito, de la ludo.
    fortuno, loto, loterio, risko, sorto, ŝanco.
  1. (Z) = hazardludo.
  • hazarda
    Dependa de hazardo, bazita sur hazardo: hazarda ludo (Z); hazarda malfeliĉo, riĉiĝo; hazarda solvo de malfacilaĵo; hazarda renkontiĝo.
    aleatora, stokasta.
  • hazarde
    Laŭ la hazardo: hazarde riski sian monon; vundi iun hazarde (ne intence); li trafis ja la celon, sed nur hazarde; hazarde li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo (Z).
  • hazardi (tr)
    Forlasi al la hazardo: kiu nenion hazardas, nenion gajnas.

    hazardo


    aventuro. cirkonstanco. danĝero. embaraso. estonteco. favora stelo. feliĉa. fortuno. hazarda entrepreno. hazarda rekonto. hazarda variablo, loteca variablo. incidenta. kaprica. katastrofo. kolozio. kubo, jetkubo. malbenita. martingalo. neantaŭvidite. okazo. Providenca, hazarda renkontiĝo. risko. ruino. sortoŝanĝoj. ŝanco. talismano. trafi : hazarde renkonti. veti. Vivi izole de la mondo, iele trapele (= hazarde, kiel oni estas trapelata).
    aŭdaca aventuro. danĝero. feliĉa. gajni. ludi. matematiko. ordo. sorto. ŝanco. trafi.

    Iel rilatitaj:

    akcidencx aleatorx atomx aventurx aŭdacx bakaratx danĝerx eventualx eventx feliĉx gajnx lotumx ludx matematikx okazx ordx renkontx sortx trafx trovx ŝancx