petoli

*petol/i (ntr)

  1. Uzi sian troon da energio en sencelaj, viglaj sendisciplinaj movoj: juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo (X); la hundeto petolis ĉirkaŭ liaj kruroj; birdo petolas, kiom ĝi volas (Z); petolantaj infanoj sur la herbejo; Peĉjo, ne petolu!
  1. Agadi ŝerce, sendiscipline, senkonsidere, kontraŭ la reguloj de bonkonduto: dume la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto (Z); sango bolas, juneco petolas (Z); petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu (Z); juneco petolis, maljuneco malsatos (Z); vi estas facilanima knabo, kiu transpetolas la grandan paŝon de sia vivo (Z).
  1. Amuzi sin, karesante virinon: kion do ĝi kostos al vi, se vi lasos min iom petoli kun vi? (Z); la Hebreo venis al mi, por petoli kun mi, sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi (X).
  • petolo
    ŝerca, senkonsidera ago, kiel tiu de, infano: troa petolo danĝera al kolo (Z); tamen ĝi estas petolo, de kiu oni povus krevi! (Z); ĉu vi opinias, ke viaj (studentaj) petoloj en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? (Z).
  • petola
    Petolanta: lang' estas mola kaj laŭvole petola (Z); ili palpebrumas petole kaj montras per la okuloj la akompanantinon (Z); (f) ŝiaj petolaj haroj estis ligitaj nur per rubando (B).
  • petolado
    Konduto petola: infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado (Z); unu knabo diris, ke estas peko kaj honto moki bestojn, kaj li ne partoprenis en ilia petolado (Z); lia gajeco (de la rabeno), kiu iom post iom ricevis la formon de ĝojega petolado (Z); drinkado, duelado, petolado kun virinoj (Z).
  • petolaĵo
    Petolo: li ne povis ordigi siajn pensojn, li pensis, ke lia ekscitita imago faris al li petolaĵojn (Z).
  • petolema
    Amanta, inklina petoli: petolemaj infanaj vizaĝoj, kiuj rigardis tra la plektaĵoj (Z); kontrolanta per la, rigardo la petolemajn movojn de du malgrandaj infanoj (Z); la ore broditaj vestoj palpebrumis al ŝi kvazaŭ per mil petolemaj okuloj (Z).
  • petolulo
    Infano aŭ homo, kiu emas al petolado.
    bubo.

    petoli


    Iel rilatitaj:

    arlekenx bubx feliĉx knabx