ridi

*rid/i (ntr)

  1. Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltigo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo: li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis (Z); plej bone ridas, kiu laste ridas (Z); estas tempo por plori kaj tempo por ridi (X); ploranton ni evitas ridanton ni imitas (Z). [VIDU] ha!, rizorio.
  1. Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton: ŝiaj okuloj petoleme ridis; la rivero ridis sub la suno; ridanta pejzaĝo; tie la bordoj perdas sian ridantan mienon (Z); (f) bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas (Z).
  1. Moke esprimi sian malŝaton: la faraono ridis antaŭ lia nazo (B); kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota (Z); mi ridos ĉe via malfeliĉo (X); mi ridas pro, je lia naiveco.
  1. (ark. tr). Ridi pri, moki: mi ridas lian naivecon (Z); ili ridis lin pro lia peto (Z).
  • rido
    Ago de tiu, kiu ridas: rido estas la propro de la homo; rido matene, ploro vespere (Z); oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido (Z); (analoge) rido de hieno (ridosimila bleko).
  • ridaĉi
    Malagrable, malsincere aŭ malice ridi.
    rikani.
  • ridado
    Daŭra, opa rido: tiu homo de eterna ridado (Z); ankaŭ dum ridado povas dolori la koro (X); aŭdiĝis laŭta ridado (Z).
  • ridegi
    Tre laŭte ridi.
  • *rideti
    Malstreĉi la vizaĝajn trajtojn, kun ioma disiĝo de la lipoj kaj malvastiĝo de la okuloj, por esprimi ordinare afablajn sentojn: indulge, cinike, amare rideti; la patrino ridetas, rigardante la dormantan infanon (B); tri fraŭlinoj, kiuj honteme ridetis, ĉar ili ne sciis, kion diri (Z); rideti pro embaraso (Z); ŝi ridetis sub larmoj (Z); la lipoj ridetadis el la nigra barbo (Z).
  • *rideto
    Trajtomovoj de tiu, kiu ridetas: ĉirkaŭ lia buŝo aperis io simila al rideto (Z); rideto ludis ĉirkaŭ ŝia buŝo (Z); ili ne povis sin deteni de rideto (Z); virina rideto pli kaptas ol reto (Z); du aŭguristoj ne povas sin rigardi sen rideto.
  • ridigi
    Fari, ke iu ridu: Dion kolerigis, homojn ridigis (Z); ridigaj mienoj.
  • ridinda
    Tia, ke oni devas malŝate ridi: ridinda ĉapelo (B); sen povo kolero estas ridinda afero (Z); ridinda vantemulo; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo (Z).
  • ridindigi
    Fari, ke iu, io estu ridinda: la Delegacion mem ĝi ridindigos (Z).
  • ridmuskolo
    Rizorio.
  • ekridi
    Subite ridi (eksplodi per rido (Z)): tiam la gastoj laŭte ekridis (Z).
  • subridi
    Kaŝe ridi.
  • mokridi (tr)
    Moki per rido: la paseroj mokridis siamaniere la gemastrojn (Z).


    Atako de rido. Eksplodi per rido. Infektiĝi je neretenebla rido. Kanzonisto. Kaskado da ridoj. Kovriĝi per ridindeco. La rido estas infekta, infektas. La ĝojaj ridetantaj okuloj. Li ne povis ne ridi. Ne paroli alie, ol kun ironia rido. Ne vidi kiom da ridinda estas en tio. Peni konservi sian seriozecon. Plej bone ridas, kiu laste ridas. Prikanzoni. Priridi iun al ies okuloj. Priridi iun alvizaĝe. Rideti indulge, cinike, amare, honteme. Rideto preterkura. Ridi kiel kreteno, el la tuta gorĝo, el la tuta koro, plengorĝe, ĝis larmoj, sub mantelo (= subridi). Ridi pro (je) lia naiveco (= ridi lian naivecon). Rido laŭta, brua, tondra, skua, retenata, subpremata, sardona, sarkasma, moka, malica. Rido matene, ploro vespere. Ridon sufoki, reteni, repreni. Rikani. Simieska rikano. Skuiĝi de rido. Teni al si la ventron (de ridego).
    feliĉa malfeliĉa plori

    Iel rilatitaj:

    arlekenx feliĉx ha! komikx larmx laŭtx malfeliĉx mokx plorx seriozx trompx vizaĝx ĝojx