paradizo

*paradiz/o

  1. [BIBLIO] ĝardeno fruktodona kaj ĝuiga: viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj (X).
  1. (f) Plej agrabla loko: mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo [...] (Z). [VIDU] paradizludo.
  • paradiza
    Rilata al paradizo: paradizaj ĝuoj.
  • Paradizo
    1. [KOMUNUZO] Edeno: la perdita Paradizo.
    1. [KRISTANISMO] [ISLAMO] Loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post morto eternan feliĉon: hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo (N); li estis eklevita en Paradizon kaj aŭdis nedireblajn vortojn (N); mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio (N); la Paradizo, kiu estas promesita al la justuloj (NK).
      Elizeo.

    paradizo


    Iel rilatitaj:

    Arkadix feliĉx ludx ĉielx ĝardenx