malfeliĉa


Aktiva pruvo de kompato Kompatinda Povra. Al malfeliĉulo decas kompato de amiko. Alkonduki iun al mizero. Almozdoni, almozpeti (= almozi). Alporti al iu la misfortunon. Amarigi, veneni, maldolĉigi la vivon al iu. Amasigi ŝuldon sur ŝuldon. Amasiĝas obstakloj, baroj, malfacilaĵoj. Amiko fariĝas frato en mizero. Antaŭflari, sperti malfeliĉon. Barakti en financa embaraso. Bonfaron oni facile forgesas. Bono farita ne estas perdita. Cedi, fordoni sin al ĉagreno, al tristo. Certe okazis al li malfeliĉo. Ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato. Ĉerpi esperon el io. Ĉiu forĝas sian sorton. Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. Datfalo (Kiam oni devas pagi ŝuldon). Deprimo (= depresio). Diri adiaŭ al siaj lastaj esperoj. Droni en tristeco. Droni en ŝuldoj. Dura, malmola koro. Eksenti kompaton al iu, pro io. Emociiĝi antaŭ tia mizero. Enabismiĝi (= sinki en abismon). Enfali en malesperon. Estas nenia motivo por malesperi. Esti en tre premita situacio. Esti trompita en siaj esperoj. Estingiĝis ŝia lasta espero. Fajrero da espero. Fidu la Providencon. Forĵetu la malĝojon. Frunto ombrata de malgajaj pensoj. Gardi esperon. Gemi. Havi bonan koron. Havi multe da zorgoj. Havi ŝtonon por koro. Hunda vivo. Implikiĝi en malagrablaĵo. Instruita de la malfeliĉo, de la malriĉeco. Jen la fidela bildo de mia situacio. Kie estas sufero, tie ankaŭ estas espero. Kion fari? - estu kiel estos. Kiu donas rapide, donas duoble. Konsumiĝi de tristo. Kontraŭ volo de Dio, helpas nenio. Krom la vestaĵo sur la korpo mi posedas nenion. La espero cedis lokon al plena, disreviĝo. La fortuno sin turnis kontraŭ li, lin forlasis, perfidis. La fundo de mizero. La zorgo manĝas la homojn. Laboro asekuras kontraŭ mizero. Lamenti. Lasi iun en peĉo. Li estas la aŭtoro de sia malfeliĉo. Li havas tiom, kiom li surhavas. Li melankolie rigardis la ruiniĝon de siaj lastaj esperoj. Li ne volis sin devontigi (en la futuro) al pagado de grandaj sumoj. Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. Lia espero montriĝis trompa. Liaj esperoj disfalis, forfalis en la abismon. Lombardejo. Lombardi. Luliĝi en la espero. Maldolĉa sento de neplenumita espero. Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. Malfeliĉo trafis lin. Malforta volo (kiu rompiĝas sur la cirkonstancoj). Maljusteco de la sorto. Malriĉa kiel muso preĝeja. Malriĉeco ne estas malvirto. Malsata stomako orelon ne havas. Maltrankvilo, anksieco, angoro : tri gradoj de unu sama stato. Maro da mizeroj. Mi esperas, ke mi min helpos. Mi montros min inda je via konfido. Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de Majo (Mi senŝuldiĝos, kvitiĝos la 9-an de Majo). Mi simple kaj litere, ofte, ne havas eĉ kion manĝi, per kio min vesti. Mizera, kripla almozulo. Mizero instruas, hardigas la korojn. Mizero sur mizero. Ne havi bonan ŝancon. Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via. Ne perdu la esperon. Ne sufiĉas ploro al kreditoro. Nedankema. Niaj esperoj falis en abismon. Nur 1a espero tenas lin vivanta. Nutri, dorloti, flegi (belan) esperon. Ombraj tagoj. Pagi al iu bonon per malbono. Pala lumradio, lumstrio de espero. Pelu mizeron tra 1'pordo, ĝi revenos tra 1'fenestro. Persekutita de la fatalo. Pesimismo (por la pesimisto glaso estas neniam duonplena, sed ĉiam duonmalplena). Peza bato de la sorto. Pezaj zorgoj premas mian bruston. Pistu triston, ŝutu ĝin en venton. Plendi kontraŭ la sorto. Pli bone estas enviigi ol kompatigi. Preni sian sorton en propraj manoj. Pro kio vi kolerigis la Fortunon, ke ĝi ---. Redukti iun al mizero. Rekomendi paciencon. Rezigni pri ĉiuj esperoj. Rigardi la aferon kun (pli) kompata okulo. Senelira situacio. Senfina litanio da plendoj. Serĉi konsolon en preĝo. Sidi en vera kaĉo, ĝiskole en la peĉo. Sidi en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj. Sociala asistantino. Subfali sub la malfeliĉo. Submeti sin al la sorto. Suferi grandan, profundan mizeron. Suferoj ne venas izolitaj. Ŝi estas virino pli malfeliĉa, ol kiom mi opiniis. Ŝi staris ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo. Ŝuldi al iu monon. Tio (= helpo) estis pli ol mi kuraĝis esperi. Tio premas, fendas, ŝiras, traboras la koron. Tiu malfeliĉo cementis ilian amikecon. Trafi de Scilo al Ĥaribdo, el pluvo en riveron, el sitelo en barelon, el fajro sub flamon. Tre afliktita, deprimita. Treni sian mizeran ekzistadon. Troviĝi en prema, ekstrema situacio, sen eliro, pli kaj pli neelportebla. Vagulo, ĉifonulo, vagabondo, "trampo". Vana, detruita, neplenumita, iluzia, efemera, kaduka espero. Veki kompaton. Vidi ĉion nigra. Vivi sur la tero kiel en infero. Vivo peralmoza.
feliĉa riĉa

Iel rilatitaj:

danĝerx ekzistx feliĉx fundx kaĉx kompatx kondutx lastx malbonx penx perdx plendx revx ridx riĉx situacix sortx suferx ŝancx ŝirx ŝuldx