doto

*dot/o

Havaĵo, kiun edzino havigas per la edziĝo al sia edzo, aŭ edzo al sia edzino: bela vizaĝo estas duopo da doto (Z); doto koron ne varmigas (Z); sendota filino.
  • dota
    Rilata al doto: dotaj havaĵoj; ricevi dote (Z); doni dote al iu (Z).
  • *doti (tr)
    1. Doni doton al iu: li riĉe dotis sian nepinon.
    1. (f) Havigi iajn kvalitojn: naturo lin dotis per lirika temperamento, per tre saĝa spirito.
      beni, favori.
  • dotaĵo
    Tuto de la tolaĵoj, kiujn junulino alportas kiel doto: dum la somero vi devas kudri vian dotaĵon (Z).
  • naturdoto
    Tuto de la kvalitoj, kiujn oni kvazaŭ ricevis de la naturo.
    naturdono.
  • naturdotita
    ĝuanta donojn de la naturo, ne de la kulturo: kiel riĉe mi estas naturdotita! diris la lekanto (Z).

    doto


    Iel rilatitaj:

    edzx feliĉx genix