bani

  1. Restigadi en akvo aŭ alia likvo, por lavi , ripozigi aŭ kuraci : bani infanon, ĉevalon; banu al vi la torditan piedon en varma salakvo; li demetis la vestojn, sin banis en ŝtona banujo (B); la amo estas kiel la mielo: oni povas ĝin plezure gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi (B); banĉambro, banhoro, bansezono; (f) banante sin en la larmoj de multaj (Z); bani sin en la sango de senkulpuloj.
    trempi .
  1. (pp likva, ordinare pasive) Plene super· verŝ adi, tute mal· sek igadi: li estis banata de ŝvito; vangoj banataj de larmoj; (f) grenkampo banata de suno.
  1. [teknikoj] Tute restigadi en likva : bani fotografian paperon en rivelanto.
    mergi , saturi .
  • bano
    1. Likvo, en kiu oni sin banas: la bano estas tro varma; forfluu infano kune kun la bano! (Z) (senkuraĝiĝe mi ĉion rezignas!); (analoge) kiam ni per vina ban' la gorĝon refreŝigas (Z); (f) la senbridigita popolo faris inter ili grandan sangobanon (Z).
    1. Maniero, kiel oni sin banas: marbano, riverbano; sidbano, piedbano (Z); pluvobano (Z), spongobano; ŝvitbano ( [VIDU] saŭno), vaporbano; (analoge) sunbano (elmetado de la nuda korpo al sunradioj). [VIDU] bangasto, bankalsono, bankostumo.
    1. [teknikoj] Likvo, en kiu oni trempas objekton: oleobano (por malvarmigi ŝtalan pecon); sablobano, hidrargobano; [fotografio] fiksbano (kun speciala likvo, por fiksi fotografaĵon), toniga bano (por ŝanĝi la tonon de fotografaĵo).
  • banado
    Ago de iu, kiu banas (ion, iun aŭ sin mem): permesata loko de banado.
  • banejo
    Loko aŭ domo, en kiu oni sin banas: frue matene la reĝino iris en banejon (Z); miksbanejo (komuna por la du seksoj).
  • baniĝi
    1. Sin bani: tra multaj estas la baniĝantoj sur ĉi tiu plaĝo.
    1. Tute trempigi: la salikaj branĉoj baniĝis en la rivero; (f) pejzaĝo baniĝanta en la briloj de la suno (B).
  • banujo
    Kuvo aŭ enmasonita kavo, en kiu oni sin banas: kahela banujo.
  • banloko
    Loko, ordinare urbo, kie oni kuracas per mineralaj, ŝlimaj, maraj k.a. banoj: (f) la Gazetoj de Anoncoj k la tombejo estas miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro (Z).
  • bolbano
    [kuirarto] Maniero milde varmigi aŭ kuiri manĝaĵon, kies ujo flosas en bolanta akvo.
  • kuirbano
    Bolbano.
  • sablobano
    [kemio] Bano el varmega sablo, uzata por zorge k senflame varmigi reakciujon.
  • ŝvitbanejo
    Loko, kie oni estigas ŝvitadon per alta temperaturo en humida atmosfero.
    saŭno .
  • termobano
    Varmobanejo.
  • varmobanejo
    Kuracloko, kie oni uzas la naturajn, ordinare varmajn mineralakvojn por banoj. SIN. termobanejo.
  • venusbanejo
    Dipsako .
    bani

    bani


    Esprimoj

    Forflui infano kune kun la bano (Z).
    La amo estas kiel la mielo: oni povas ĝin plezure gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi (B).
    Larmoj vualis liajn okulojn, banis siajn vangojn.
    Preni banon ĉe la marbordo.
    Sin bani en la suno.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    banado, banbudo ,banejo, bangasto , banhejtaparato , banhejtilo ,bani,baniĝanto,baniĝi, bankalsono , bankostumo , banloko , banmantelo ,bano, banpelvo , bansezono ,banujo, banurbo , banvarmigilo , banvesto , banĉambro , banĉelo , banŝorto , bolbano , fiksbano , hidrargo bano, kuirbano , marbano , maribano , oleobano , piedbano , pluvobano , riverbano , sablobano , sangobanon , sidbankuvo , sidbano , sidbanujo , spongobano , sun bano, termobanejo , termobano , tonika bano, vaporbanado , vaporbano , varmobanejo , venusbanejo , ŝvitbanejo , ŝvitbano

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akvohejtilo
    bikino
    dipsako (venusbanejo),
    duŝo
    fumigacio
    hidroterapio
    humida
    kalsono
    masaĝo
    mergi
    naĝarto
    naĝi
    plaĝo
    pluvego
    rita sinlavo
    saturi
    saŭno
    strando
    trempi
    vaporumilo
    ŝprucflakono
    ŝprucigilo

    Ankaŭ vidu:

    akvo . domo maro . plori .

    Bildvortaro


    96-27 -29 : masaĝbano
    96-27 : enirŝtupo
    96-28 : masaĝbaseno
    96-29 : ĉirkaŭranda enakva sidbenko
    96-30 -32 : sunbanejo, sunumigilo
    96-30 : kuŝbenko
    96-31 : sunumigatino
    96-32 : sunumiga tubo

    Iel rilatitaj:

    Marix Sunx Venusx akvx bikinx bolx budx dipsakx domx duŝx fiksx fumigacix gastx hejtx hidrargx hidroterapix humidx kalsonx kostumx kuirx kuracx kuvx lavx likvx lokx mantelx marx masaĝx mergx naĝx olex pelvx piedx plaĝx plorx pluvx ritx riverx sablx sangx saturx saŭnx sekx sezonx sidx spongx strandx termx tonikx trempx urbx vaporx varmx verŝx vestx vizaĝx ĉambrx ĉelx ŝortx ŝprucx ŝvitx