kostumo

*kostum/o

Vesto propra al difinita nacio, klaso, tempo, ofico, cirkonstanco: ĉiuj mortintoj feste vestitaj en la kostumoj de sia tempo (Z); balo en naciaj kostumoj; ŝia kostumo konsistis el [...] bluaj ŝtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto (Z); respekton, kriis la pastro, respekton al mia sankta kostumo!; li alvenis en kostumo de generalo; ili iradis al la preĝejo en sia dimanĉa kostumo.
  • kostumi (tr)
    Vesti iun per kostumo: feste kostumitaj vilaĝanoj.
  • balkostumo
    Vesto konvena por balo.
  • bankostumo
    Unu- aŭ du-peca kostumo, uzata por banigado.
    bankalsono, bikino.
  • tajlorkostumo
    Virina kostumo, konsistanta el ĵaketo kaj jupo, laŭ vireca fasono, sen faldoj kaj plisoj.

    kostumo


    Esprimoj

    Balo en naciaj kostumoj.Kostumo ne faras monaĥon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    balkostumo, bankostumo, danckostumo, kostumbalo, kostumdezajnisto, , kostumplanisto, kostumplano, kostumskizo, plaĝkostumo, skermkostumo, sportkostumo, tajlorkostumo, ĉaskostumo, ŝirmkostumo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    bankalsono
    bikino
    faldo
    ĵaketo
    jupo
    pliso
    tajloro
    vesto
    alivestiga
    fantazia
    gimnasta
    Hispana
    ĵokea
    leda
    marista
    matrosa
    teatra

    Iel rilatitaj:

    balx bankx banx bikinx dancx dezajnx faldx fantazix fermilx gimnastx hispanx jupx kudrx ledx marx matrosx planx plaĝx plisx skermx skizx sportx tajlorx teatrx vestx ĉasx ĵaketx ĵokex ŝirmx