spongo

*spong/o

  1. [ZOOLOGIO] Spongulo: maraj, dolĉakvaj spongoj; kalkaj, silicaj spongoj.
  1. Malpeza, pororiĉa, tre sorbema substanco, farita el la korneca skeleto de iuj sponguloj.
  1. Similuza objekto el analoga strukturo: kaŭĉuka, plasta, dratara spongo.
  • spongi (tr)
    Viŝi aŭ sorbigi per spongo: spongi tablon, ĉevalpostaĵon; spongi akvon.
  • spongeca
    Tia, ke ĝi havas la konsiston kaj pororiĉecon de spongo: marŝi sur la spongeca musko; spongeca histo de la rakitismaj ostoj; la spongeca korpo de la peniso (corpus spongiosum penis).
  • sponguloj
    Filumo (Porifera, SIN. Spongiaria) de primitivaj animaloj, kiujn karakterizas i.a. unuflagelaj ĉeloj ĉirkaŭitaj de speco de kolumo, kaj sekreciado de kalka, korneca aŭ silica skeleto; vivas en akvo (ĝenerale en maro), fiksiĝintaj al la substrato.
  • forspongi (tr)
    (f) Forigi el la memoro: mi estas preta forspongi la pasintaĵon.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    banx celenterx domx