ĉelo

*ĉel/o

  1. [ ARKITEKTURO] Malgranda ĉambro por unu sola persono, en monaĥejo, malliberejo ks: ĉelo de ermito; li havas nek ĉelon nek kelon (Z) (estas vagabondo); (analoge) banĉelo.
    budo, kabineto, kajuto, kamero, karcero, kiosko. [VIDU] ĉelveturilo.
  1. [ZOOLOGIO] ĉiu el la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun la abeloj enmetas mielon aŭ unu ovon.
  1. [BIOLOGIO] La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas la vivulajn histojn aŭ la tuton de la unuĉelaj vivuloj: ĉelo konsistas el membrano k ĉelplasma, kiu enhavas organetojn; ĉelo eŭkariota (karakterizata de kromosomoj-entenataj de nukleo-k de mitokondrioj k/aŭ plastidoj), prokariota (karakterizata de kromosomo(j) ne entenata(j) de nukleo, k de la malesto de mitokondrioj k plastidoj); ĉelmembrano, ĉelmuro, ĉelnukleo, ĉelplasmo, ĉelskeleto.
    plasmodo, sifono, sincitio, hifo, histo.
  1. [ AVIADO] Tutaĵo de la strukturoj de la aloj k fuzelaĝo.
  1. [ FIZIKO] Vakua tubo aŭ ampolo, enhavanta iun ajn teknikan organon: ĉelo de Karolus, de Kerr ( [VIDU] lumelektra ĉelo).
  1. (f) ĉiu el la kvadrataj dividaĵoj de surfaco: antaŭtuko kun bluaj ĉeloj (Z); la 64 ĉeloj de la ŝaktabulo.
  1. [POLITIKO] Baza grupo de partianoj (en komunistaj partioj).
  1. [KOMPUTIKO] Plej malgranda adresebla parto de memorilo.
    bajto, vorto.
  • bartavola ĉelo
    [FIZIKO] Lumelektra ĉelo kun baranta tavolo.
  • elementa ĉelo
    [FIZIKO] [GEOLOGIO] Plej malgranda struktura elemento de kristalo.
  • lumelektra ĉelo
    [ELEKTRO] Organo por transformi lumon en elektran energion.
  • palisa ĉelo
    [BOTANIKO] ĉelo de la palisa parenkimo.
  • stoma ĉelo
    [BOTANIKO] Vd stomo.
  • ĉela
    Rilata al ĉelo; enhavanta ĉelojn: ĉela kerno; ĉela ŝtofo.
  • ĉelaro
    Grupo da ĉeloj.
  • ĉelara
    Konsistanta el ĉelaro: ĉelara formacio, ŝtofo; pli dolĉaj ol mielo k ĉelaraj mielgutoj (X).
  • ĉeleto
    Alveolo.
  • ĉelologio
    Citologio.
  • ĉelafina
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] Citotropa.
  • fotoĉelo
    [ELEKTRO] Lumelektra ĉelo.
  • plurĉela
    Konsistanta el pluraj ĉeloj: [ZOOLOGIO] plurĉela animalo (SIN. hista animalo, metazoo).
  • plurĉelulo
    Plurĉela vivulo.
    metazoo.
  • unuĉelulo
    Unuĉela vivulo.
    mikrobo, protozoo.
  • adipoĉelo
    [ANATOMIO] Specialiĝinta ĉelo de grasa histo. SIN. grasoĉelo.
  • grasoĉelo
    Adipoĉelo.
  • lipĉelo
    [BOTANIKO] Stoma ĉelo (Vd stomo).
  • melanoĉelo
    [ANATOMIO] ĉelo de vertebruloj (inkl. homon), kiu sintezas melaninon.
  • nervoĉelo
    [ANATOMIO] Neŭrono.
  • pigmentoĉelo
    [BOTANIKO] [ANATOMIO] Pigmentoriĉa ĉelo, ekz. de la haŭto de animaloj (melanoĉelo) aŭ de la epidermo de plantoj.
  • selenĉelo
    [FIZIKO] Lumsentiva ĉelo kun bartavolo el seleno.
  • sunĉelo = lumelektra ĉelo.

    Iel rilatitaj:

    ARKITEKTURO AVIADO FIZIKO aksonx alveolx amitozx ampolx aneŭploidx banx budx celulx cenocitx citologx citoplasmx citoskeletx citosolx citotropx citozx epidermx hifx histx kabinetx kajutx kamerx karcerx kavx kioskx kolonix korpx ludx lumx metazox mikrobx monaĥx neŭrx ovx plasmodx protozox sifonx sincitix tubx ĉambrx ŝrankx