trempi

*tremp/i (tr)

[KUIRARTO] Malsekigi en likvo: ili buĉis kapron kaj trempis la veston en la sango (X); li trempu ilin en la fluakvo (X); trempi panon en vino, sukerpecon en kafo; trempi tukon en tinkturo; trempi plumon en inko (B); [KUIRARTO] trempi ovojn en malvarma akvo; (f) trempi sian plumon en galo, en vinagro (maldolĉe skribi); ŝi estis trempita en bigoteco.
RIM. Nur ĉe la nomo de 'ujo'Z. uzis la akuz-on de almovo: oni trempas la montran fingron en la plenan pokalon.
  • trempadi
    Longatempe aŭ ripete trempi; trempadi herbojn en alkoholo; ili trempadis la fingrojn en la grasa fulgo (Z).
  • trempado
    Agado de iu, kiu trempas.
  • trempiĝi
    Iĝi trempita: via maniko trempiĝas en la saŭco.

    Iel rilatitaj:

    banx baptx