pelvo

*pelv/o

  1. (pelvis) Ronda neprofunda vazo por likvoj: pelvo por sin lavi; pelvo de klozeto; pelvo por konfitaĵoj.
    kuvo, tino, pladeto.
  1. [ANATOMIO] (pelvis) (pp homo kaj mamuloj) Tuto de ambaŭ koksostoj (ĉiu konsistanta el la kunigintaj ilio, iskio kaj pubio) kaj parto de la vertebraro (sakro kaj kokcigo).
  • pelva
    Rilata al la pelvo: la pelva kavo (cavum pelvis); la pelva zono (Vd zono).
  • pelveto
    1. Malgranda pelvo: la kato lekadis sian pelveton; pelveto de arkebuzo (en kiun oni gutis la pulvon); farba pelveto (por pentristo;
      paletro).
    1. [ANATOMIO] Similforma organo: rena pelveto (SIN. pjelo).
  • pelvometrio
    [MEDICINO] Mezurado de la pelvo, precipe en akuŝarto.
  • litpelvo
    Ovala pelvo, uzata de kuŝantaj malsanuloj por feki kaj urini.

    pelvo


    Iel rilatitaj:

    abdomenx apotecix banx bidex korpx kuirx litx ostx telerx