rito

rit/o (3)

  1. Ceremonio aŭ gesto, preskribita de iu religio, konfesio, eklezio, sekreta societo ks:; laŭ ĉiuj ritoj de la Pasko (X); la lasta pastro, kiu en la malplena templo l' antikvan riton gardas (K). [VIDU] Diservo, sakramento.
  1. (f) Tradicia ceremonio de socia moro: la ritoj de la gastigado; nuptaj ritoj.
  1. = ritaro.
  • rita
    Rilata, konforma al ritoj: rita kiso; ritaj preĝoj; la ritaj kvastoj de la hebreaj vestoj.
  • ritaro
    Tuto de la ritoj de difinita religio aŭ komunumo: [KRISTANISMO] anglikana, greka, kopta, ĥaldea ritaro; skota ritaro (en framasonismo).
  • ritismo
    Tendenco pligravigi la rolon de la ritoj en iu eklezio aŭ simila komunumo.

    Iel rilatitaj:

    altarx arkanx banx baptx fundamentx preĝx templx