ekzisti

*ekzist/i (ntr)

Efektive k nune esti: ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas (Z); kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas (Z); ankaŭ por diablo tondro ekzistas (Z); ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu (Z); ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon (B); naivuloj jam ne ekzistas (Z); ne ekzistas homo sen kulpo (Z); la Delegacia Komitato por mi ne plu ekzistas (Z); ne ekzistas Dio krom vi (X).
esti, vegeti, vivi.
  • ekzisto
    La fakto, ke io ekzistas.
  • ekzista
    Rilata al ekzisto: [MATEMATIKO] ekzista kvantizanto.
  • ekzistado
    1. La longe konstatebla fakto, ke io ekzistas: ni batalas ne pro la formo, sed pro la ekzistado de lingvo internacia (Z); ili neis la ekzistadon de la Eternulo (Z); tiu virino komencis la batalon pro ekzistado por si k sia infano (Z); (io) tiel grava, kiel estas ekzistado fizika k trankvileco morala (Z).
    1. Vivmaniero de homo sur tero: rimedoj por ekzistado (B); akiri ekzistadon por si k por aliaj (Z); treni sian malesperan ekzistadon; konstrui sur diletanteco sian fizikan ekzistadon estas nefareble (Z).
  • ekzist (ad)ismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, laŭ kiu la homo, kies ekzisto estas komence preskaŭ nur metafizika, kreas sin mem per la elekto inter la diversaj eblaj agoj k per la plenumado de tiuj agoj; por tiu skolo, ekzisto antaŭas esencon. SIN. ekzistencialismo.
    Sartro.
  • ekzistaĵo
    Estaĵo: vivaj ekzistaĵoj; homaj ekzistaĵoj; mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn mi kreis (X).
  • ekzistigi
    Fari, ke io, iu ekzistu: multe da arto k penoj estis eluzita, por ekzistigi lin (Z) (statuon).
  • kunekzisti
    Ekzisti en la sama tempo aŭ loko: malamo povas ja kunekzisti kun amo en unu animo; [KEMIO] kunekzistantaj fazoj.

    ekzisti


    Esprimoj

    Aperis burokratia aparato, dominita jam de la komenco de subtenantoj de Jozefo Stalin, kies ekzistokialo estis la montrado de la neceso defendi la atingojn de la revolucio kontraŭ atakoj de klasmalamikaj elementoj.
    Celo praviganta ekziston de iu afero, socia fenomeno ktp:
    Esti sen rimedoj por ekzistado.
    Homoj ne ĉiam ekzistis.
    La batalo pro la ekzistado.
    La ekzistorajto de Esperanto estas ĝuste tio, ke ĝi ebligas kontakton kaj interkompreniĝon inter homoj diverslandaj kaj diverslingvaj.
    La paca kunekzistado de kapitalismo kaj komunismo.
    Mi pensas, do mi ekzistas.
    Ne ekzistas fumo sen fajro.
    Ne ekzistas honoro sen laboro.
    Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
    Nei la ekzistadon de komploto.
    Nei la ekziston de Dio.
    Ni ricevis la ekzistadon de niaj gepatroj.
    Nia societo ne vivas, ĝi nur ekzistas (t.e. ĝi nur vegetas, oni ne povas diri pri ĝia stato ion pli interesan).
    Por patrino, ne ekzistas infano malbela.
    Pruvi la ekziston de Dio estas io logike neebla.
    Pruvo de ekzisto.
    Socio ne povus ekzisti sen leĝoj.
    Tiu monumento ne ekzistas plu.
    Tiuj derviŝoj kaj aliaj ne plu havas laŭleĝan ekzistorajton en Turkio.
    Treni sian mizeran ekzistadon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ekzist(ad)ismo,ekzista,ekzistado,ekzistaĵo,ekzisti,ekzistigi,ekzisto,kunekzisti

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ekzistencialismo
    esti
    krei (estigi)
    vegeti
    vivi

    Ankaŭ vidu:

    dio, batali, bazo, ebl, filosofio, infano, malfeliĉa, matematiko, paco, patrino, pruvi, religio, ŝtato

    Iel rilatitaj:

    -ebl angorx batalx bazx darmx daŭrx dix donx ekzistencialismx estx faktx filosofx infanx komunx krex malfeliĉx matematikx pacx patrinx pruvx religix troviĝx vegetx vivx ŝtatx