robo

rob/o (2)

  1. Longa ampleksa malstrikta vesto kun manikoj, kovranta la korpon de la kolo ĝis la piedoj, kiun portis la viroj en antikvaj kaj mezepokaj tempoj, kaj kiu estas ankoraŭ nun uzata de orientlandaj viroj kaj de religiuloj: la profeto deskuis la polvon de sia robo; kapucena robo (Z).
    froko, sutano, talaro, togo; (f) robo de vino (ĝia aspekto).
  1. Vesto unupeca, pli-malpli longa, kun aŭ sen manikoj, ofte striktigita per zono, uzata de virinoj: ceremonia, vespera, ĉiutaga robo; balrobo; tiu strikta robo aŭdace dekoltita (W).
  • ĉambra, negliĝa robo
    Longa, nestrikta vesto, kiun viroj aŭ virinoj portas en la hejmo.
  • subrobo
    Virina unupeca subvesto, kiu kovras la korpon de la brusto ĝis super la genuoj: subrobo el ĉina krepo, el nilono.
  • trotrobo
    Robo de virino kun oportuna formo, por trabutiki ks.
  • tualetrobo
    Malpeza surtuto, kiun virinoj surmetas, por ŝirmi sian veston dum la tualetado.

    robo


    Esprimoj

    Ŝi surŝovis la robon levante la brakojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    froko
    sutano
    talaro
    togo
    vesto

    jupo
    negliĝo
    piĵamo
    surtuto
    vosto, trenaĵo de virina robo.

    ceremonia
    ĉiutaga
    enhejma
    festa
    kapucena
    konfekcia
    kun ronda, V-forma dekoltaĵo
    lana
    lina
    monaĥa
    protekta
    senmanika
    somera
    strikte fasonita
    tre dekoltita
    tualeta
    vespera
    zonita
    ĉambra robo

    felo

    Iel rilatitaj:

    ceremonix dekoltx felx festx frokx hejmx jupx kapucenx konfekcix lanx linx manikx monaĥx negliĝx piĵamx protektx somerx striktx sutanx tagx talarx togx trenx tualetx tutx vesperx vestx vostx zonx ĉambrx