fasti

*fast/i (ntr)

  1. [RELIGIO] Pro religia motivo, sin deteni de nutraĵo dum pli-malpli longa tempo (ordinare de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro): fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte (X); por kio do mi fastos? (X).
  1. Ial resti ne manĝante: mi ne volas forsendi ilin fastantaj (N); ili fastis tri tagojn en la dezerto antaŭ ilia retroviĝo.
  • fasto
    1. Religia sindeteno de manĝado: la fasto de Ramadano, de Karesmo; ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas al mi, kiam homo turmentas sian animon? (X); tempo de la granda fasto (Z).
      abstinenco. [VIDU] ĉasteco, fastotago.
    1. Stato de nemanĝado, aŭ de nesufiĉa manĝado: post la fasto venas feston; por riĉulo fasto-por malriĉulo festo (Z); glutu la kuracilon en stato de fasto.
  • fasta
    Rilata al fasto: fastaj ritoj, fasta tago; (f) fasta supo (tre maldensa, senvianda).
  • fastado
    Daŭra aŭ ripeta fasto: preĝi en fastado, sakaĵo kaj cindro (X); vi turmentas vian karnon per fastado (Z).
  • fastigi
    Devigi iun fasti: li estas tiel avara, ke li fastigas siajn ĉevalojn.

    fasti


    Iel rilatitaj:

    abstinx manĝx preĝx satx tagx