krepusko
*krepusk/o
- Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de Suno kaj antaŭ ĝia leviĝo: mara krepusko komenciĝas aŭ finiĝas, kiam Suno estas je 12° sub la horizonto, kaj astronomia krepusko je 18°; matenkrepusko, vesperkrepusko.
- (f) Ekkadukiĝo, ekfiniĝo, ekmalfortiĝo: mia cerbo naĝas kvazaŭ en krepusko; la Krepusko de la Dioj (opero de Vagnero).
agonio, dekadenco.
krepuska - Karakterizata dekrepusko: krepuska lumo; krepuskaj papilioj.
- (f) Malluma, malvigla, malgaja: la krepuska periodo de la vivo (B).
krepuski (ntr)
Nehele lumi: komencis krepuski (Z). krepuskiĝi - (pp nokto) Proksimiĝi.
- (f) Malklariĝi: la penso en li krepuskiĝas.
kadukiĝi, kliniĝi.
elkrepuskiĝi - (pp tago) Proksimiĝi, naskiĝi.
- (f) Klariĝi, naskiĝi: grandaj ideoj elkrepuskiĝas en mia animo (Z).
krepuskx
Iel rilatitaj:
agonix
aŭrorx
aŭtunx
dekadencx
matenx
noktx
tagx