kasto

kast/o (1)

  1. En Hindio, hereda klaso, kies membroj estas socie egalaj, samreligiaj kaj kutime sammetiaj, kaj ne havas sociajn rilatojn kun la membroj de aliaj: la unua kasto estas tiu de la Bramanoj, la lasta tiu de la manlaboristoj.
  1. (f) Hereda, pli-malpli ekskluzivema klaso, en aliaj sociformoj: heredaj kastoj, kiel la hebreaj kohenoj kaj levidoj (Z); la kasto de la eg-industriistoj; perdi sian kaston (malsupreniri en la socia skalo).
  • kasta
    Rilata al kasto: kastaj antaŭjuĝoj.
  • kastismo
    1. Socipolitika sistemo, bazita sur la kastoj.
    1. Tendenco fortigi la heredecon kaj privilegiojn de sia klaso.
  • prakasto
    Unu el la kvar kastoj, el kiuj laŭsupoze konsistis la primitiva sistemo (bramanoj, kŝatrioj, vaiŝjoj, ŝudroj).
  • senkasta
    1. (pp homo) Ne apartenanta al kasto; pario.
    1. (pp socio) Ne konanta la kastosistemon.

    kasto


    Iel rilatitaj:

    bramanx sangx zenanx