plasmo

plasm/o

(plasma)
  1. [BIOLOGIO] La likva parto de sango, en kiu naĝas blankaj kaj ruĝaj globetoj.
    sero.
  1. [BIOLOGIO] Fluida interna parto de ĉelo (ĉelplasmo) aŭ de ties nukleo (nukleoplasmo).
  1. [FIZIKO] Substanco je tiom alta temperaturo, ke elektronoj disiĝas de la nukleoj.
  • plasmogamio
    [BIOLOGIO] Kuniĝo de la ĉelplasmoj de du ĉeloj, ĝenerale dum seksa procezo, ekz. dum fekundiĝo.
  • ĉelplasmo
    Parto de ĉelo inter la nukleo kaj la membrano. SIN. citoplasmo.
  • ektoplasmo
    [BIOLOGIO] Ekstera parto de ĉelplasmo. [VIDU] ektoplasm/o.
  • endoplasmo
    [BIOLOGIO] Interna parto de ĉelplasmo.
  • endoplasma
    [BIOLOGIO] Troviĝanta interne de la ĉelplasmo: endoplasma reto (SIN. enĉela reto).
  • nukleoplasmo
    [BIOLOGIO] Viskoza substanco, kiu konsistigas laŭpeze la pli grandan parton de ĉelnukleo.
  • protoplasmo (Z)
    [BIOLOGIO] La vivesenca substanco de ĉelo, konsistanta el ĉelplasmo kaj nukleo: protoplasmo ordinare estas viskoza, diafana substanco, entenanta suspensie etajn granulojn.
    ĉelplasmo, nukleo, nukleolo.

    plasmo


    Iel rilatitaj:

    citoplasmx dendritx korpx sangx