limfo
limf/o (Z)
- [ANATOMIO] (lympha) Flava aŭ senkolora likvo, konsistanta el akvo, proteinoj, lipidoj k.a. , enhavanta leŭkocitojn kaj cirkulanta en vaskuloj (limfovaskuloj) tra la tuta organismo: limfo transportas al la sango grasojn de la intesto, proteinojn el la histoj ktp.
interĉela likvo. [VIDU] limfopoezo.
- (evi) = sevo.
limfa
Rilata al limfo aŭ enhavanta limfon: limfaj vaskuloj (limfovaskuloj). limfoida
Aspektanta kiel limfo kaj limfonodoj: limfoida histo (retikula konektivo propra al la limfoidaj organoj, limfonodoj, lieno, tonsiloj, timuso ktp).
Iel rilatitaj:
bubonx
korpx
sangx
ĉilx