batali

  1. (kontraŭ iu) Peni fizike venki, atakante aŭ defendante: la junulo aliĝis al via militistaro k kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj (Z); li iras kun vi por batali pro vi (X); se li povos batali kun mi k venkos min, tiam [...] (X); tiu glavo, per kiu li (Agamemnono) batalis kun Trojanoj (Z); kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu (Z); ili batalis la tutan tagon; buboj, batalantaj per neĝbuloj.
    lukti, agresi, sturmi.
  1. (kontraŭ io) Peni forigi danĝeron, superi kontraŭaĵon: batali kontraŭ la fajro, la inundo; kamparanoj per la sitelo k plugilo batalis kontraŭ la dezerto (B); (f) ni devis batali kontraŭ grandaj malfacilaĵoj (Z); la animo en mi batalas forte (Z); batali kontraŭ la morto (Z), la sorto (Z); anim', kiu batalas liberiĝi (Z).
    barakti, mal·cedi, rezisti.
  1. (f, kontraŭ io) Ataki aŭ defendi per spiritaj armiloj: oni povas batali kontraŭ tio per fortaj argumentoj (Z); kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu (Z); mi batalas kontraŭ fantomoj (Z) (vantaj teorioj); batali por la triumfo de la vero.
  • batalo
    1. Mal·amika interpuŝiĝo inter du homoj: mana (Z), pugna batalo; post longa batalo ili (du) sin reciproke proklamis nevenkeblaj (Z).
      duelo.
    1. Malamika interpuŝiĝo de du homgrupoj aŭ armeoj: pretigi sin por batalo (X); iri en la batalon (X) (iri batale (X)); la varmega batalo apud Prago (Z); kampo (Z), loko de batalo (Z), havi batalon kun neregula korpuso (Z); rajdis la dioj, por batali la lastan batalon (Z); post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj (Z).
    1. (f) Malfacila penado kontraŭ baroj, danĝeroj: la batalo pro la ekzistado (Z); La batalo de l' vivo (Z) (titolo de romano); batalo pri la vivo k morto (Z) (ekonomia demando); ili (advokatoj) kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj partioj (Z); post momento de interna batalo (Z).
  • batalado
    Agoj de iu, kiu daŭre batalas: batalado pure politika (Z); la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela (Z).
  • bataladi
    Daŭre, konstante batali: ni bataladu, kune tenataj per unu sankta espero! (Z).
  • batalanto
    1. Tiu, kiu batalas: batalanto de la unua, dua mondmilito; brava batalanto kontraŭ plado bolanta (Z).
    1. Aktiva propagandisto: kolektiĝas pacaj batalantoj (Z); al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj! (Z).
  • batalejo
    Loko de batalo.
  • batalema
    Inklina al batalado.
  • bataleme
    En batalema maniero: bataleme saltas via koro (Z).
  • bataleto
    Malgrava batalo.
  • batalilo
    Armilo: sescent viroj, zonitaj per bataliloj (X); For la batalilojn! (titolo de romano); (f) la sola batalilo kontraŭ tiuj ĉi malamikoj estas absoluta silentado (Z); ĉu la batalilaro de la morto jam estas tute elĉerpita? (Z).
    arsenalo.
  • batalisto
    Tiu, kiu metie batalas: via filo tenis sin kiel brava batalisto (Z); nun armu vin, ho batalistino! (X).
  • ekbatali (Z)
    Komenci batalon.
  • interbatali (Z)
    Batali unu(j) kontraŭ alia(j): kvazaŭ pro ia malbena sorĉo la E-istaj ĉefoj ĉiam interbatalis.
  • kontraŭbatali
    1. (tr) Batali kontraŭ io: ili akre kontraŭbatalis nian proponon; kontraŭbatali la korpan doloron (Z).
    1. (ntr) Malcedi, oponi: je ĉiu iniciativo pri socialaj leĝoj la konservativuloj kontraŭbatalis.
  • kunbatalanto
    Tiu, kiu partoprenas en unu sama batalo: li falis meze de siaj kunbatalantoj; la morto rabis al ni tre multe el niaj kunbatalantoj (Z).
  • probatalanto
    Tiu, kiu batalas pro iu aŭ io.
    advokato, ĉampiono.
  • klasbatalo
    [MATERIISMO] Neevitebla opozicio inter la senperaj produktantoj, kiuj efikigas la produktorimedojn, k ties proprietuloj, kiuj alproprigas al si la plusvaloron.
  • kokbatalo
    Batalo inter kokoj, speciale dresitaj k ofte armitaj, aranĝata kun monvetoj.
  • ludbatalo
    Matĉo, partio.
  • miksbatalo
    1. [armeoj] Batalo, en kiu la soldatoj batalas tute proksime de la malamiko.
    1. [sporto] Rugbea ludfazo, en kiu ludantoj intermiksas sin spontane aŭ post decido de la arbitracianto.
  • taŭrbatalo
    Hispandevena batalo de taŭro kontraŭ trupo da armitaj homoj.
  • vetbatali
    1. Batali pri veto, kiu do estos la venkanto.
    1. (f) Konkuri kun iu, kiun oni penas egali aŭ superi: vetbatali per ĝentilaĵoj, donacoj.
  • vetbatalo
    Sporta batalo, ĉe kiu estas aranĝitaj monvetoj pri la venkonto.
    batali

    batali


    Akcepti la batalon.Akre batali ies proponon. bataliono.batalo.Brave, kuraĝe batali.Buboj batalantaj per neĝbuloj. Ĉiun iniciativon pri socialaj leĝojla konservativuloj kontraŭbatalis.Decida batalo.Ek al la batalo!.Furiozas la batalo.Kvadratigi batalionon. La afero nepre efektiviĝos, kiom ajn lainerciuloj batalus kontraŭ ĝi.La batalo pro la ekzistado.Levi la vunditojn el la batalkampo.Miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo.Mortintaj batalantoj. Perdi brakon en la batalo.Perei en batalo.Perei per la glavo, en batalo.Pretigi sin al batalo. Pretigi sin por la batalo.Reveni, eskapi senvunda el la batalo.Sanga makulo, batalo.Taŭro-batalo.
    armistico.ataki.blokadi.defendi.ekstermi.fuĝi.kapitulaci.kapti.paco.rezisti.sieĝi.sturmi.triumfo.venki.

    fronto de armeo.fronto de konstruaĵo.Glore morti ĉe la fronto por (pro) la patrujo.Iri al la fronto.Kuraĝe alfronti la morton.Ludi je averso au reverso, fronto au dorso de monero.Meti ion kaploken, frontloken.


    ariero.bivako.breĉo.dornodrato.embusko.patrolo.posteno.tranĉeo.
    armeo. militaferoj. militi. morti. vivi.

    Iel rilatitaj:

    adversx advokatx agonix agresx alarmx amikx arenx arkx armex armisticx armx arsenalx atakx avertx bajonetx bantamx baraktx berserkx boksx bovx bravx brigadx cedx danĝerx defendx duelx efektivx ekzistx falx frontx generalx kaptx konsentx kontraŭ ludx luktx matĉx militaferx militx mortx oponx partix penx proponx pugnx rezistx sangx soldatx sportx sturmx tranĉx venkx vivx vundx ĉampionx ĉetnikx