koaguli

koagul/i (tr) (Z)

[MEDICINO] Transigi de likva stato al la stato de ĝelo: koaguli koloidan solvaĵon; koaguli lakton al kazeo. SIN. ĝeligi.
aglutini.
  • koagulaĵo
    Maso de koagulita substanco.
  • koaguliĝi
    Transiri al ĝela stato, perdi sian likvecon: sango koaguliĝas en libera aero; (f) ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis [...] (Z).
  • antikoagulanto
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] Substanco, kiu malhelpas la sangokoaguliĝon, ekz. heparino.
  • sangokoagulaĵo
    [BIOLOGIO] Kruoro: sangokoagulaĵo konsistas el fibrinaj filamentoj retenantaj en siaj maŝoj la sangoglobetojn.
    trombo.
  • trokoaguliĝemo
    Troa emo de la sango al koaguliĝado.
    hemofilio.

    koaguli


    Iel rilatitaj:

    sangx