karno

karn/o (1)

  1. Organisma mola fibreca substanco, troviĝanta sub la haŭto de la animaloj, kontraste kun la haŭto kaj la ostoj: mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon (Z); la hundoj formanĝos la karnon de Izebel (X): karnon, kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu (X); mi ne plu deziros, ke vi (pupoj) ricevu karnon kaj sangon (X); ĉeesti kun karno kaj ostoj (propra-persone); tranĉi rekte en la karnon (Z) (pf: akre kaj trafe kritiki).
    viando, fiŝo.
  1. Tiu substanco, rigardata kiel karakterizo de la homo, kontraste kun la spirito: ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj (Z); ili, edzo kaj edzino, estos unu karno (X); en mia karno, en mia naturo loĝas nenio bona (Z); iri la vojon de ĉiu karno (Z) (morti); vi estas lia karno, lia sango (Z) (fil(in)o).
  1. Mola fibreca substanco, lokiĝinta sub la ŝelo de fruktoj, rigardata kontraste kun la kerno(j): la karno de persiko, de melono.
  • karna
    1. Konsistanta el karno aŭ riĉa je karno: karna ŝvelaĵo; karna frukto, nutraĵo.
    1. Homa: kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo (X); mi diros al Dio: ĉu vi havas okulojn karnajn? (X).
    1. Rilata al la sfero ne spirita, i.a. al la sensaj plezuroj: karna deziro (N), instinkto; dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj? (N).
  • karnaĵoj
    [BELARTOJ] Nudaj partoj de pentritaj personoj.
  • karnejo
    Putrejo.
  • karnulo
    Mortideva homo: la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj (X).
  • karnodika, karnohava
    Prezentanta multe da karno: karnodika mano.
  • karnomanĝa
    Nutranta sin per karno.
  • karnomanĝuloj = karnvoruloj.
  • karnoŝira
    Kutimanta ŝiri la karnon de bestoj: karnoŝira lupo (X).
  • karnvoruloj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Carnivora) de mamuloj, manĝantaj precipe vivantajn animalojn: urso, hundo, lupo, vulpo, kato, leono, tigro, hieno, mustelo, rosmaro, foko estas karnovoruloj.
    rabobestoj, fokuloj.
  • karnovora
    Karnomanĝa.
  • diskarni (Z), diskarnigi (Z)
    1. ŝiri ies karnon: sebo de besto diskarnita (Z).
    1. [RELIGIO] Senigi kadavron je ĝia karno, por povi konservi sepulte la ostojn.
  • enkarniĝi
    1. Penetri en la karnon: enkarniĝinta ungo.
    1. [RELIGIO] Alpreni al si homan korpon: la kristanoj kredas, ke Jesuo estas enkarniĝinta Dio; la mistero de la enkarniĝado.
      enkorpiĝi.
  • reenkarniĝi
    Denove, post morto, naskiĝi sub korpa formo: la Pitagoranoj kredis, ke ili reenkarniĝos kiel homoj aŭ bestoj laŭ siaj meritoj; unu el la reenkarniĝoj de la Budho.
  • reenkarniĝo
    Tia renaskiĝo: kredi je la reenkarniĝo.
  • senkarna
    Havanta tre malmultan kvanton da karno: senkarna kokido.
  • dentokarno (Z)
    Gingivo.
  • tibikarno (Z)
    Suro.

    karno


    Iel rilatitaj:

    antropofagx avatarx estx fingrx korpx manĝx sangx tranĉx viandx