riĉa

*riĉ/a

  1. Posedanta multon da propraĵo: riĉa bankiero (B); kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn (Z); ŝajnigi sin riĉa, nenion havante (Z); oni estas riĉa neniam sufiĉe (Z); riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu (Z); Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento kaj oro (X); (subst-e) riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano (Z).
  1. Karakterizata de sia granda valoro, sia alta prezo: riĉa magazeno (Z), palaco, domo, meblaro, brodaĵo; riĉa havo (Z), heredaĵo (Z), lukso (Z); aŭ plej riĉa stato aŭ plena malsato (Z); riĉa ofero, rekompenco; (vs) riĉa (riĉula) kvartalo; muzeo riĉa je ĉefverkoj.
  1. Abunde entenanta materian valoraĵon: regiono riĉa je riveroj kaj lagoj; erco riĉa je kupro; (abs) riĉa grundo; riĉa rikolto (Z); riĉa miksaĵo (kun forta proporcio da benzinvaporo); (analoge) post 15 minutoj aperis riĉa ŝvitado (Z).
  1. Abunde provizita per spiritaj valoraĵoj: li estas riĉa je scio kaj sperto; riĉa je esperoj, promesoj; aventuro riĉa je instruoj; principo riĉa je konsekvencoj; (analoge) lingvo riĉa (sk. je vortoj); riĉa programo (enhavanta multajn interesajn erojn).
  1. [MEDICINO] Entenanta grandan proporcion da graso, sukero ks: riĉa dieto; riĉa manĝaĵo, saŭco.
  1. (pp sensaĵoj) Donanta impreson de abundeco, pleneco, profundeco: riĉaj koloroj; la riĉaj harmonioj de la orkestro; estas parfumoj riĉaj, triumfaj kaj satanaj (K); riĉaj rimoj.
  • riĉe
    En riĉa maniero: sinjorino, tre riĉe vestita (Z); riĉe dotita filino; kameloj, riĉe ŝarĝitaj per trezoraĵoj (Z); (f) la konscio, ke ili solaj havas la veran Dion, riĉe rekompencas ilin eĉ pro la plej grandaj suferoj (Z).
  • riĉo
    1. Riĉeco: feliĉo kaj riĉo envion elvokas (Z).
    1. Riĉaĵo: potenculoj akiras riĉon (X).
  • riĉaĵo
    Grandvalora havaĵo: li heredis grandan riĉaĵon (Z); vian riĉaĵon kaj viajn trezorojn mi fordonos al rabado (X); ili forportas sur la dorso de azenoj siajn riĉaĵojn (X); (f) honesteco estas mia sola riĉaĵo.
  • *riĉeco
    Stato de iu, io riĉa: kontenteco estas pli bona ol riĉeco (Z); en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco, kian oni nenie povus trovi (Z); granda riĉeco montriĝis ĉie en la kastelo (Z).
  • riĉega
    Eksterordinare riĉa: riĉega financisto (
    milionulo); (f) tio alportas al nia afero riĉegajn fruktojn (Z).
  • riĉigi
    Fari iun, ion riĉa: lia inventaĵo lin ne riĉigis; riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo (Z); [TEKNIKOJ] riĉigita uranio (en kiu la izotopo 235 estas en pli granda proporcio ol en la natura uranio).
  • riĉiĝi
    Iĝi riĉa: kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas (Z); de E. ankoraŭ neniu riĉiĝis (Z); riĉiĝinta komercisto; (f) de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento (Z).
  • *riĉulo
    Homo riĉa: riĉulo havas grandan parencaron (Z); riĉulo veturas, malriĉulo kuras (Z); estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio (N).
  • *malriĉa
    1. Posedanta nenian aŭ malmultan havaĵon: malriĉa kiel muso preĝeja (Z); sur la strato iris malriĉa knabino kun nudaj piedoj (Z); via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via malriĉa frato (X); feliĉaj estas la malriĉaj en spirito! (N).
    1. Karakterizata de malgranda aŭ nenia valoro: malriĉa kabano (Z), robo; mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio (Z); (f) la plej malriĉan aspekton havis la subtegmenta ĉambreto (Z); malriĉa dekoracio por tia teatra ĉefverko!
      povra.
    1. Enhavanta neniom aŭ malmulton da valoraĵoj: lando malriĉa je karbo; penege tiri nutraĵon el malriĉa tero; malriĉaj stepoj; malriĉa miksaĵo, gaso; (f) nia juna literaturo estas ankoraŭ tro malriĉa je originalaj verkoj (Z); malriĉaj dialektoj (Z).
      magra.
  • malriĉe
    En malriĉa maniero: malriĉe vestita; ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe (Z).
  • malriĉeco
    Stato de iu, io malriĉa: malriĉeco ne estas malvirto (Z); profunda malriĉeco; li trinku kaj forgesu sian malriĉecon; malriĉeco sidis en la vesta ŝranko kaj en la manĝaĵkorbo (Z).
    mizero, paŭperismo.
  • malriĉigi
    Fari malriĉa: donado de almozoj neniam malriĉigas.
  • malriĉiĝi
    Iĝi malriĉa: alia avaras kaj tamen malriĉiĝas (X); ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu (X).
  • malriĉulo
    Homo malriĉa: malriĉulo parencojn ne havas (Z); al malriĉulo infanoj ne mankas (Z); de malriĉula manĝo ni guston ne scias (Z).
  • neriĉa
    Ne havanta grandan riĉaĵon.
  • novriĉulo
    Homo, kiu ĵus riĉiĝis kaj vantiĝas je tio.

    riĉa


    Esprimoj

    Avida je riĉaĵoj.
    Elsaltulo, novriĉulo.
    Esti bonstata kaj en komforteco.
    Havi ion en superfluo.
    Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
    Kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran scii, kion faras via dekstra.
    Krezo.
    La novaj riĉuloj.
    Li estas la arkitekto de sia propra riĉeco.
    Malmotiĝo de la koro de la riĉuloj.
    Naĝi en riĉo kaj abundo.
    Persono posedanta grandajn monajn rimedojn.
    Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
    Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
    Sata malsatan ne povas kompreni.
    Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
    Serĉi rimedojn de riĉiĝo.
    Strabe rigardi la riĉaĵojn de la najbaro.
    Vivi larĝe kaj lukse.
    Ĉasi monon, profiton.
    Ŝajnigi sin riĉa, nenion havante.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    branĉoriĉa,dekoraciriĉa,faldoriĉa,foliriĉa,fruktoriĉa,herboriĉa,kolorriĉa,malriĉa,malriĉe,malriĉeco,malriĉigi,malriĉiĝi,malriĉulo,neriĉa,novriĉulo,riĉa,riĉaĵo,riĉe,riĉeco,riĉega,riĉigi,riĉiĝi,riĉo,riĉulo,semriĉa,sencoriĉa,spektakloriĉa,vort(o)riĉa

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    abunda
    almozo
    amasigi
    avara
    avida
    banko
    bonstata
    doni
    elspezi
    envio
    eŭro
    feliĉa
    honesta
    kapitalisto
    komforta
    loterio
    lukso
    milionulo
    mono
    multo
    nababo
    oro
    parvenuo
    plena
    pompo
    profito
    profunda
    propraĵo
    rentulo
    soleneco
    splenda
    sukcesa
    trezoro
    valoraĵo
    ŝpari
    ŝuldi

    Antonimoj

    povra magra

    Ankaŭ vidu:

    aĉeti, feliĉo, financo, imposto, mono, rimo

    Iel rilatitaj:

    -a abundx almozx altx amasx avarx avidx aĉetx bankx bojarx burĝx donx envix eŭrx feliĉx financx havx honestx impostx kapitalx komfortx kondutx larĝx loterix loĝx luksx magrx malfeliĉx mankx manĝx milionx monunux monx multx muzex nababx nenio neniom orx parvenux plenx pompx posedx povrx profitx profundx proprx rentx rimedx rimx satx solenx spezx splendx statx suferx sukcesx super suprx trezorx valorx ŝparx ŝtofx ŝuldx