trezoro

*trezor/o

  1. Amaso da oro, arĝento aŭ aliaj multekostaĵoj, rezerve tenataj: la drako, kiu gardis la trezorojn (Z); ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj (X); maljustaj trezoroj ne donas utilon (X); kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro (N); en mia kampo kaŝas sin trezoro, vi trovos ĝin, serĉante kun fervoro (K); elfosi trezorojn (X); la antikva droninta trezoro de la Nibelungoj (Z); ĉiuj trezoroj de Krezo; [JURO] trovita trezoro (sen konata proprietulo).
  1. [BELARTOJ] Kolekto el relikvoj kaj valorplenaj piaĵoj, konservitaj en iu preĝejo: viziti la trezoron de la Pariza Sankta Kapelo.
  1. (f) Io tre ŝatinda: lia librejo entenas trezorojn; sano estas plej valora trezoro; admiri la arkitekturajn trezorojn de Italujo; sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, fragoj kaj mirteloj (Z); la verkaro de Z. estas trezoro por la homaro.
  1. [BELETRO] Plena kolekto de vortoj, dirmanieroj, frazoj aŭ poemoj: la Trezoro de la greka lingvo (plena vortaro), la Trezoro de la anglaj poemoj.
  1. (f) Tre ŝatata aŭ amata persono: la bela infano, ora trezoro, kiun ŝi alportis al sia riĉa edzo (Z); amiko fidela, estas trezoro plej bela (Z); tiu kuiristino estas vera trezoro; mia anĝelo, mia trezoro! (B).
  • trezorejo
    1. Loko, kie estas tenata trezoro: la trezorejo de la rabistoj.
    1. Loko, kie la ŝtataj enspezoj estas registrataj kaj administrataj: oficisto ĉe la Trezorejo; ŝtatsekretario pri la Trezorejo.
  • trezoristo
    Oficisto, rajtigita enspezi aŭ elspezi la ŝtatajn monrimedojn.
    kasisto.

    trezorx


    Iel rilatitaj:

    monx orx preĝx riĉx verkx